24/11/2018
Bildo: Manifestaciantoj en Portoprinco kontraŭ la registaro, la 23-an de novembro 2018. REUTERS/Andres Martinez Casares
En Haitio, streĉiteco plu regas post semajno da ĝenerala striko. Pro timo aŭ pro respekto al la agadvorto lanĉita de la opozicio, la loĝantoj de la ĉefurbo restas hejme de post lundo 19-a de novembro. La manifestacio, kiu devis okazi vendredon 23-an, ne kunigis la saman homamason, kiu manifestaciis dimanĉon 18-an, sed la kolero de la junuloj montriĝis multe pli vigla. La alfrontiĝoj kun la polico multobliĝis dum la post-tagmezo.
La malgranda kolektiĝo tute ne havis la densecon de la homamaso, kiu manifestaciis dimanĉon 18-an por postuli la demision de la prezidento Jovenel Moïse. Ankaŭ la etoso estis tute alia: pli da agresemo kaj bezono batali. La kontestintoj ne respektis la anoncitan irvojon, kaj frontis la policon, kiu multe uzadis larmigan gason por disigi ilin. Tio pliakrigis ilian koleron.
«La polico ne estas je la servo de la haitia popolo: ĝi estas je la servo de la registaro kaj de la ekonomia elito, ekdiras Pierre Richard Alexis. Ni vivas en lando, kie la homaj rajtoj ne estas respektataj. En Haitio, la homoj vivas en malpuraĵoj, en mizero. La tuta popolo estas mobilizita: mobilizis nin ne la opozicio, ĝi ne havas pri tio la kapablecon. Haitio estas lando kiel la aliaj, ni rajtas manifestacii por postuli la rajton al nutraĵoj. Sed la prezidento estas orgojla: li ne ŝatas dialogon. Tiu prezidento volas konservi ĉion por li ».
Liaj plej viglaj opoziciantoj estas deciditaj teni la premon kaj daŭrigi sian mobilizadon, eĉ se tio okazigas kutimajn alfrontiĝojn kun la polico, kiel tio okazis vendredon 23-an post-tagmeze en la komunumo Petion-Ville.