Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 novembre 2018 4 08 /11 /novembre /2018 18:40

08/11/2018

Bildo: Sean Binder, volontulo ĉe la Internacia centro pri urĝa interveno (ERCI) sur la insulo Lesbo en Grekio, fotita sur ŝipo de ERCI uzata dum operacoj de savado de migrantoj en maro Mediteraneo. © 2018 Privata foto

La persekutoj fakte konsistigas provon kriminaligi la aktivecojn, kies celo estas savi vivojn.

La kriminalaj akuzoj fare de grekaj prokuroroj kontraŭ aktivuloj, kiuj subtenis savoperacojn de migrantoj kaj azilpetantoj en maro Mediteraneo, ŝajne estas tute senbazaj, deklaris Human Rights Watch la 5an de novembro.

La organizaĵo pri defendo de Homaj rajtoj analizis la protokolojn de la tribunaloj kaj aliajn dokumentojn, kiuj koncernas la aferojn de du el la kvar aktivuloj, kiuj troviĝas nun en provizora mallibereco.

Du volontuloj originaj de fremdaj landoj -  Sarah Mardini, 23-jara, kaj Sean Binder, 24-jara – estas enkarcerigitaj de pli ol du monatoj. Ankaŭ du grekoj estas en provizora mallibereco ; unu el ili, Nassos Karakitsos, 37-jara, estis arestita semajnon post Mardini kaj Binder. Ilia enkarcerigo sekvas enketon de la polico kaj akuzojn, en kiuj humanitaraj operacoj pri serĉado kaj sukurado en maro estas priskribitaj el erara maniero kiel aktivecoj de kaŝtrapasigistoj, nome de organizita kriminala reto.

La grekaj juraj aŭtoritatoj forlasu tiujn senbazajn akuzojn, kaj liberigu la aktivulojn nun enkarcerigitajn.

«Tiuj akuzoj pri monlavado, homvendado kaj spionado estas provo kriminaligi humanitarajn aktivecojn, kies vera celo estas helpo al la rifuĝintoj kaj migrantoj en Grekio», deklaris Bill Van Esveld, dojena esploristo en la sektoro "Rajtoj de la infanoj" ĉe Human Rights Watch.  «Tiuj akuzoj estu forlasitaj, kaj la aktivuloj liberigitaj»

Sarah Mardini, siria rifuĝinto, kaj Sean Binder, germana civitano, kies patro estas vjetnama eks-rifuĝinto, sin deklaris volontulojn en 2017 sur la insulo Lesbo ĉe la "Internacia centro pri urĝa interveno", senprofitdona organizaĵo,  kiu partoprenas operacojn pri serĉado kaj sukurado en maro. La greka polico arestis Sarah Mardini la 21an de aŭgusto 2018 en la flughaveno de Lesbo, dum ŝi prepariĝis vojaĝi al Germanio. Ŝi devis tie komenci sian duan jaron da studado en la universitato Bard College Berlin. Malmulte da tempo post la arestado de Sarah Mardini, Sean Binder vizitis ŝin ĉe la policejo de Lesbo, kie ŝi estis detenita. Li mem estis tiam arestita.

07/09/2018 

Grekio: « heroa naĝistino» arestita de la polico

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/09/grekio-heroa-nagistino-arestita-de-la-polico.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }