
15/11/2018
La 11an de novembro 2018, miloj da Etiopianoj kaj Eritreanoj partoprenis, flankalflanke, interpaciĝan piedkuradon. Tiu piedkurado 10 kilometra en la stratoj de Adis-Abeba klopodis aperi kiel simbolo: signo de paco restarigita inter ambaŭ malamikaj fratoj de la Korno de Afriko. Tiuj du landoj, kiuj konsistigis unu solan landon antaŭ 1993, eliras el du jardekoj da konfliktoj, kiuj okazigis 70 000 mortintojn.
Dum tiu unua piedkurado de paco kaj interpaciĝo, post jaroj da diversaj bataloj, la piedkurantoj svingis siajn respektivajn flagojn, antaŭ ol ekkuri en la stratoj de la Etiopia ĉefurbo. «Ni konsistigas unu solan popolon». «Disigado ne devintus okazi» estis legeble sur kelkaj T-ĉemizoj.
Piedkurado por paco
Etiopia eks-provinco, Eritreo deklaris sian sendependecon en 1993, post elpelado de la etiopiaj trupoj el sia teritorio en 1991 post du jardekoj da milito.
Ambaŭ landoj intermilitis inter 1998 kaj 2000, kio okazigis 70 000 mortintojn, ĉefe pro landlima konflikto.
La alveno ĉe la potenco en aprilo 2018 de la etiopia Ĉefministro Abiy Ahmed, reformisto 42-jara, ŝanĝis la situacion. Li lanĉis procezon de interpaciĝo, kiu ebligis pacakordon en 2018.
Tiu reamikiĝo materialiĝis per remalfermado de la komuna landlimo, restarigo de la flugil-interkomunikoj, komercaj interrilatoj kaj telefonlinioj.
Popola ĝojo
«Tio estas belega tago por la popoloj de niaj du landoj, kaj mi dankas Dion, ke mi povis travivi tiun tagon», deklaris Tilahum Masresha ĉe la turka novaĵagentejo Anadolu.
Ankaŭ Chalachew Addis same optimismas. Tiu Etiopiano, kies frato loĝas en Eritreo, estis disigita de li dum 20 jaroj. Ili revidiĝis por la unua fojo, kiam la landlimo estis remalfermita en septembro.
«Danke al la remalfermado de la landlimo, mia frato revenis al Etiopio por la unua fojo post 20 jaroj, kaj ni revidiĝis», li rakontis kun ĝojradia rigardo. «Mi piedkuras svingante la eritrean flagon. Mi ĝojas, ke tiu tago alvenis», li aldonis.
«Tio ne estas la piedkurado de du popoloj, sed de unu sola popolo. Kio diferencigas ilin estas bagatela, ni eĉ povas diri, ke diferencoj ne ekzistas. Ili estas proksimaj pri ĉio», opinias Nega Belay, reprezentanto de la eritrea komunumo en Londono.
S° Nega preparas saman eventon, kiu okazos en la eritrea ĉefurbo Asmaro en 2019.

09/06/2015
Eritreo suspektita pri krimoj kontraŭ la homaro
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/06/eritreo-suspektita-pri-krimoj-kontrau-homaro.html

25/10/2016
Eritreo: Kion fuĝas la rifuĝintoj?
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/10/eritreo-kion-fugas-la-rifugintoj.html
