Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 novembre 2018 2 20 /11 /novembre /2018 17:09

20/11/2018

Dum ili provis atingi Eŭropon, pluraj dekoj da migrantoj sukuritaj de kargboato marvaste de la libiaj marbordoj, estas blokitaj surŝipe de antaŭ semajno. Ili rifuzas elŝipiĝon en la haveno de Misrata (okcidento), ĉar ili timas enkarcerigon kaj ekscesojn, anoncis pasintan vendredon Internacia Amnestio.

Laŭ tiu organizaĵo «La libiaj, eŭropaj kaj panamaj aŭtoritatoj devas fari sian eblon, ke almenaŭ 79 rifuĝintoj kaj migrantoj, kiuj troviĝas sur la kargboato en la haveno de  Misrata ne estu devigataj elŝipiĝi aŭ kondukitaj en detencentron, kie ili povus suferi torturojn kaj aliajn ekscesojn».  

Ĉirkaŭ 95 migrantoj, inter kiuj infanoj kaj suĉinfanoj, estis kaptitaj en Mediteraneo la 8an de novembro kaj sukuritaj de kargboato surhavanta panaman flagon, la Nivin.

Ili poste estis kondukitaj al la haveno de Misrata okcidente de Libio, kio konsistigas laŭ Amnestio, «evidentan malobservadon de la internaciaj leĝoj, ĉar Libio ne estas sekura loko por elŝipiĝi».

«Laŭ la internacia juro, neniu devus esti devigata iri tien, kie lia vivo estas en danĝero», memorigas Amnestio.

De post ilia alveno en Misrata, la 10an de novembro, tiuj migrantoj rifuzas forlasi la ŝipon, krom 14 personoj, inter kiuj bebo kvarmonata, kiuj akceptis elŝipiĝi ĵaŭdon.

Amnestio ankaŭ alvokis «la libiajn aŭtoritatojn, rapide malfermi centron de traktado, de longe atendatan, kiu povos akcepti ĝis 1 000 rifuĝintoj kaj azilpetantoj, ebligante ilin esti reloĝigitaj ekster detencentroj».    

Laŭ la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (HCR), la 95 rifuĝintoj kaj migrantoj surŝipe originas de Etiopio, Eritreo, Sud-Sudano, Pakistano, Bangladeŝo kaj Somalio.

«La HCR atente sekvas la situacion de la 14 personoj, kiuj elŝipiĝis, kaj kontrolas, ke ili ja havas aliron al la necesa helpo», indikis la HCR en komunikaĵo.

Sinkita en kaoso de post la defalo de la diktatoro Muamar Kadhafi post ribelo de NATO en 2011, Libio fariĝis unu el la ĉefaj transitaj landoj por la sub-saharaj migrantoj, kiuj provas atingi Eŭropon el ĝiaj marbordoj. 

12/12/2017

Migrantoj en Libio: Internacia Amnestio akuzas la eŭropajn registarojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/12/migrantoj-en-libio-internacia-amnestio-akuzas-la-europajn-registarojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }