
29/11/2018
Bildo: terkultivistoj manifestacias en Mumbajo, Barato, la 21-an de novembro 2018. Foto FRANCIS MASCARENHAS/REUTERS
Gigantaj manifestacioj estas atendataj la 29-an kaj 30-an de novembro en la ĉefurbo de Barato. Ilia celo estas ripeti al la registaro, ke la barata kamparo, frapata de la klimata ŝanĝiĝo, plu vivas nur je la ritmo de memmortigoj pro troŝuldiĝo.
30 000 terkultivistoj jam manifestaciis al Mumbajo pasintan marton, kaj «pli ol 200 000» intencas invadi la stratojn de Delhio, ĵaŭdon 29-an kaj vendredon 30-an de novembro. Kiel raportas The Wire, la ĉefurbo de Barato estas scenejo de terkultivistaj depostuloj, kiuj monaton post monato intensiĝas, ĉar la krizo spertita de agrikulturo montriĝas pli kaj pli draste. «La manifestacioj estas organizitaj de la All India Kisan Sangharsh Coordination Committee. Tiu koalicio grupigas pli ol du cent profesiajn organizaĵojn», precizigas la retinformilo.
«Krom altiĝo de la minimumaj prezoj garantiataj de la Ŝtato, kaj la senkondiĉa nuligo de la bankaj ŝuldoj, la terkultivistoj postulas ankaŭ kunvokon de speciala sesio en la Parlamento». Ili postulas de la naciaj elektitoj, ke ili pritraktu iliajn problemojn kaj leĝigas prie. Fakte, «por la tria fojo en daŭro de tri monatoj», la terkultivistoj manifestacias en Delhio, por alarmi la registaron de la prezidento Modi.
La profesio, kiu sinkas en troŝuldiĝon, spertas «po pli ol 15 000 memmortigojn ĉiujare, t.e 1 200 ĉiumonate aŭ 42 ĉiutage». Proksime de la ĝeneralaj balotoj, antaŭviditaj dum la printempo 2019, la opoziciaj partioj, kies reciprokaj malamikecoj estas famaj, rivalas por subteni la terkultivistan lukton. The Wire substrekas, ke tio povus des pli fariĝi temo de la balotkampanjo, ke la lando travivas longan periodon de sekeco en kelkaj regionoj.
«La klimata varmiĝo nutradas la krizon», ĝi asertas, ĉar la kamparo spertas «de antaŭ sep aŭ ok jaroj», vintrojn malpli kaj malpli malvarmajn, ĉefe dumnokte, kio kondukas kelkafoje «al tuta foresto de frumatena roso». Tiu situacio estas katastrofa en areoj jam aridaj, kiel Guĝarato. Piede de Himalajo, la averaĝa temperaturo «kreskis je 1,24 gradoj inter 1951 kaj 2014», t.e «duoble pli» ol ĉie aliloke en la sub-kontinento. Tiuj fenomenoj havas kiel rezulton «drastan malaltiĝon de la rendimento de la kulturoj» mencias The Wire.
