Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 novembre 2018 3 07 /11 /novembre /2018 16:08

07/11/2018

Infanoj en stato de kvazaŭ-komato, dekoj da provoj pri memmortigo, kazoj de memmutilado… La rifuĝintoj amasigitaj de Aŭstralio sur la insulo Nauro vivas en teruraj kondiĉoj, kaj multaj malsanas. La homhelpa organizaĵo Kuracistoj sen landlimoj (KSL) tamen, ne plu povas helpi ilin, ĉar ilia kontrakto kun la insulaj aŭtoritatoj estis bruske interrompita ses tagojn antaŭe.

Pro la aŭstralia migradpolitiko, ofte kvalifita blinda kaj kruela, la rifuĝintoj kaptitaj en maro estas repuŝitaj kaj senditaj en landojn, kiuj subskribis financajn akordojn kun Aŭstralio, interalie Papuo-Nov-Gvineo kaj Naura Respubliko. Ili tiam restadas tie senfine.

Hodiaŭ, KSF ne plu povas agadi, krom lanĉi alvokon al la internacia komunumo.

«La nura solvo, deklaras Christine Rufener, psikologino-klinikistino ĉe KSF, la sola solvo por ke tiuj homoj resaniĝu psikologie, post jarojn da submetiĝo al traŭmatizataj spertoj kaj senfina deteno, estas ilia tuja evakuado al stabila kaj sekura medio, kie ili havos alireblecon al kvalitaj medicinaj traktadoj, kaj profitos pri la fundamentaj liberecoj, kiujn ĉiuj homoj meritas».

De kvin jaroj, preskaŭ 1 000 personoj estas detenitaj sur la insulo Nauro, inter ili, 115 infanoj. Multaj el ili grave suferas pri rezignacia sindromo.  

03/02/2015

Aŭstralio : la justico sendas la migrantojn en koŝmarajn koncentrejojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/02/australio-la-justico-sendas-la-migrantojn-en-kosmarajn-koncentrejojn.html

04/08/2016

Naura Respubliko : Internacia Amnestio kaj Human Rights Watch akuzas la aŭstralian strategion

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/08/naura-respubliko-internacia-amnestio-kaj-human-rights-watch-akuzas-la-australian-strategion.html

03/09/2018

Pacifikinsula Forumo: en Nauro, regiona pintkunveno malkaŝas la aŭstralian politikon pri migrado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/09/pacifikinsula-forumo-en-nauro-regiona-pintkunveno-malkasas-la-autralian-politikon-pri-migrado.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }