
27/11/2018
Bildo: senarbiga areo en Brazilo, la 22-an de septembro 2017. CARL DE SOUZA / AFP
Preskaŭ 7 900 km2 da amazonia arbaro estis senarbigitaj inter aŭgusto 2017 kaj julio 2018, taksas la NRO.
Tio reprezentas surfacon kvinoble pli grandan ol la urbo San-Paŭlo kaj «ĉirkaŭ milionon da futbal-terenoj senarbigitaj en daŭro de jaro», laŭ Marco Astrini, respondeculo ĉe Greenpeace. Preskaŭ 7 900 km2 da amazona arbaro estis detruitaj inter aŭgusto 2017 kaj julio 2018 en Brazilo, laŭ la taksadoj de la ekologia NRO, mardon 27-an de novembro. Kaj la situacio povus eĉ pligraviĝi, se la prezidento Jair Bolsonaro konkretigas siajn balotajn promesojn amendi certajn reglamentojn pri medio.
Jair Bolsonaro asertis, ke li metos finon al la protektataj areoj, al la teritorioj rezervataj al la indiĝenoj, ke li reduktos la inspektadojn kaj punojn kontraŭ la mediaj krimoj: Ĉio, kio ja reduktis antaŭe la senarbigon. Se li eliminus ĉion ĉi, tio kaŭzus neimageblan situacion.
Marco Astrini
Brazilo spertis iompostioman malkreskadon de la senarbigo inter 2004 kaj 2012, interalie danke al la kontroloj de la registaro.
Jair Bolsonaro, kiu deziris kunfandi la ministrejojn pri Medio kaj Agrikulturo deklaris, ke eble li rezignos pri tiu projekto, kiu estigis tumulton en Brazilo.
