
12/10/2018
Bildo: DEFENDI DECAN LABORON
POR LA LABORISTOJ EN KONSTRU-SEKTORO
NE ESTAS KRIMO
LIBERIGU ÖZGÜR KARABULUT
Ĉirkaŭ 30 000 laboristoj sur la konstruejo de la nova Granda Flughaveno de Istanbulo suferas pri memevidenta manko de sekuraj kaj sanitaraj aranĝoj en la laboro. Iliaj laborhoroj estas ekscesaj kaj iliaj salajroj prokrastitaj. Almenaŭ 37 laboristoj mortis kaj multaj aliaj estis vunditaj dum tiuj kvar lastaj jaroj. Por protesti kontraŭ la morto de laboristoj, kaj la maldecaj laborkondiĉoj, la laboristoj ekstrikis la 14-an kaj 16-an de septembro. La milita polico uzadis ekscesan forton kontraŭ ili kaj ĉirkaŭ 600 laboristoj estis perforte arestitaj. 35 laboristoj, inter kiuj Ozgur Karabulut, prezidanto de DİSK / Dev Yapı-İş (progresisma sindikato de la laboristoj en konstru-sektoro), kaj gvidantoj de la sindikato İnsaat-Is estis enkarcerigitaj. Aliparte, centoj da personoj estis maldungitaj.

Retmesaĝo
Sinjoro Ministro,
Ni estas atentemaj koncerne la malobservadojn de la laboristaj rajtoj kaj la mortojn okazintajn sur la konstruejo de la Granda Flughaveno. Via registaro havas principan respondecon atenti, ke sano kaj sekureco en la laboro estu garantiataj, ke la laboristoj ricevu sian salajron akurate, kaj ke la sindikataj rajtoj estu protektataj.
Mi admonas vin, adoptu la necesajn aranĝoj, tiel ke la arestitaj laboristoj estu tuj liberigitaj, kaj ke la kulpintoj pri murdoj en la laborloko estu punitaj.