Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 octobre 2018 1 22 /10 /octobre /2018 13:22
(KHALIL MAZRAAWI / AFP)

22/10/2018

Unuiĝintaj Nacioj akiris akordon de Damasko, pri la principo alkonduki ĉi-semajne unuan humanitaran konvojon ĝis la kampadejo de Rukban, situanta ĉe la landlimo inter Sirio kaj Jordanio. Dum vintro proksimiĝas, la situacio tie estas katastrofa.

Domoj faritaj el terbrikoj kaj plastaj baŝoj, meze de dezerta ebenaĵo balaita de la ventoj ĉe la landlimo jordania-siria: jen priskribeto de la kampadejo de Rukban, kie amasiĝas, en malstabilaj kondiĉoj, 50 000 ĝis 70 000 personoj, ĉefe virinoj kaj infanoj, kiuj fuĝis la reĝimon de Damasko.

Tiu siria kampadejo, kiu ekstariĝis antaŭ tri jaroj, estas neatingebla, de kiam la siria reĝimo interrompis la vojon, kiu ebligis provizadon venante de nordo. La suda alireblo estis fermita jam antaŭ jaro, fare de Jordanio pro sekurecaj kialoj.

En tiu izolita kampadejo, ĉio mankas kaj la prezoj ege altiĝas. Dum vintro proksimiĝas, oleo uzata por varmigi la domojn mankas, kaj ligno ne ĉeestas por anstataŭigi ĝin. «Ili blokis la vojojn, por instigi la homojn kuniĝi kun la reĝimo», opinias surloka eks-instruisto, pere de la mesaĝilo WhatsApp

Laŭ la "Unuiĝo de la organizantoj pri sukurado kaj kuracado en Sirio", du novnaskitoj kaj 15 plenkreskuloj mortis komence de oktobro. Krom katastrofaj sanitaraj kondiĉoj, aldoniĝas manko de kuracado. La kampadejo havas neniun kuraciston.     

Ĝis nun, la siriaj delokitoj estas protektataj de la Usonanoj, kiuj intertraktadis bufrozonon en tiu sektoro, cele al protektado de unu el siaj kampoj de formado. Tiuj opoziciantoj al la reĝimo postulas nun internacian subtenon por organizi translokigon al areoj regataj de Turkoj aŭ Kurdoj.

Video 2011: pacaj manifestacioj por demokratio, kontraŭ la diktaturo, subpremita de la registaro

https://www.youtube.com/watch?v=D0RmSwFWG7U

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }