Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 octobre 2018 3 24 /10 /octobre /2018 21:14

24/10/2018

La palestinaj sekurecaj fortoj uzadas sisteme «mistraktadojn» kaj torturon kontraŭ la malliberuloj, agoj kiuj povus konsistigi krimojn kontraŭ la homaro, indikas Human Rights Watch (HRW) en raporto publikigita mardon.

 

Krimo kontraŭ la homaro 

La palestina aŭtoritato, kiu plenumas limigitan regadon sur fragmentoj de okupaciata Cisjordanio, kaj ĝiaj islamaj rivaloj de Hamaso, kiu regas en Gazao suferanta pri blokado, uzas perfortojn, minacojn kaj arbitrajn arestadojn, raportas HRW.

Tiu influa usona NRO asertas, ke ĝi enketis pri la temo dum du jaroj.  Dum tiu periodo, ĝi pridemandis 150 personojn, kaj kolektis dokumentojn pri 86 precizaj kazoj.

Omar Ŝakir, direktoro de la buroo de HRW por Israelo kaj Palestinaj Teritorioj notas, ke la faktoj raportitaj povus konsistigi krimojn kontraŭ la homaro, juĝindajn ĉe la Internacia PunKortumo. (IPK)

 

«Subprema maŝino por detrui disidentecon»

Laŭ li, tiuj agoj malutilas la diskurson de la Palestinanoj kontraŭ Israelo, daŭre akuzata de la Palestinanoj pri mistraktadoj, kaj kontraŭ kiu ili mem turniĝis al la IPK.

«La palestinaj estroj elvokas en la tuta mondo la rajtojn de la Palestinanoj, kaj samtempe, funkciigas subpreman maŝinon por detrui disidentecon», deklaris Omar Ŝakir.   

Li petis de la okcidentaj landoj, interrompi provizore sian helpon al la Palestina Aŭtoritato. Hamaso jam estas nefrekventebla de parto el la internacia komunumo. Usono kaj Eŭropa Unio konsideras ĝin kiel  «terorisman» organizaĵon.

Pridemandita, la Palestina Aŭtoritato forpuŝis la akuzojn de HRW kaj riproĉis la NRO-n, ke ĝi alianciĝas kontraŭ ĝi kun la administracio de la usona prezidento Trump. La Hamaso ne respondis la petojn.

«Tiu raporto konfuzas politikon kaj Homajn rajtojn, kaj koincidas kun la «Afero de la jarcento », kies celo estas malfortigi la Palestinan Aŭtoritaton», denuncis Haitham Arar, respondeculo pri la homaj rajtoj ĉe la ministrejo pri internaj aferoj de la Palestina Aŭtoritato. Li aludas la planon pri paco de la administracio Trump atendata de pluraj monatoj.

        

Batoj kaj elektraj ŝokoj                        .

La metodo uzata fare de la servoj de la Palestina Aŭtoritato dum la enkarcerigoj, konsistas el batoj kaj elektraj ŝokoj, laŭ HRW.

Sami al-Sai, sendependa ĵurnalisto 39-jara suspektata pri rilatoj kun la Hamaso, estis arestita en 2017. Li estis batita kaj pendumita per la pojnoj ĉe la plafono per mankatenoj, eksplikas la raporto.

Fine, li agnoskis sian kulpecon koncerne plurajn akuzojn, kaj restadis en malliberejo dum tri monatoj. «Ĉiujare, mi atendas novan enkarcerigon, torturon, sed li ne povas fari al mi pli ol tio, kion ili jam faris», li diras.    

15/05/2018

Perfortaĵoj en Gazao : kian rolon ludas Hamaso en la protestmovado?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/05/perfortajoj-en-gazao-kian-rolon-ludas-la-hamaso-en-la-protestmovado.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }