Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 octobre 2018 5 19 /10 /octobre /2018 15:13
Nikaragvo: Internacia Amnestio denuncas «operacon de elpurigo»
Bildo: Inti Ocon Agence France-Presse

19/10/2018

Laŭ Internacia Amnestio, la aŭtoritatoj de Nikaragvo «intensigis sian represian strategion, plenumante gravajn malobservadojn kontraŭ la personaj rajtoj, dum kampanjo de elpurigo».

En raporto publikigita ĵaŭdon, la NRO pri defendo de la personaj rajtoj certigas, ke «tiu operaco de elpurigo», kiu komenciĝis komence de junio, «celas manifestaciantojn per arbitraj arestadoj, torturaĵoj, ĝeneraligita kaj sendistinga uzado de mortiga forto, fare de la polico, kaj de porregistaraj grupoj ege armitaj».

«La nikaragvaj aŭtoritatoj malmuntu kaj senarmigu ĉiujn armitajn porregistarajn grupojn kaj priatentu ĉu, dum manifestacioj, la polico uzas forton nur kiam ĝi estas legitima, proporcia kaj nemalhavebla», deklaris Erika Guevara-Rosas, direktorino de la programo Amerikoj ĉe Internacia Amnestio.

«Prefere ol trakti la manifestaciantojn kiel krimulojn, kvalifante ilin «teroristoj» kaj «puĉistoj», la prezidento devus garantii la rajton al paca kolektiĝo kaj esprimlibereco de la loĝantaro», ŝi aldonis.

«Kvankam kelkaj manifestaciantoj pafis per improvizitaj haŭbizoj, kaj malplimulto uzis pafilojn kiel fusilojn kaj karabenojn, tio ne pravigas uzadon de mortiga forto fare de la aŭtoritatoj kontraŭ ĉiuj manifestaciantoj, el maniero ĝeneraligita, misproporcia kaj plejofte sendistinga» aldonas la komunikaĵo.   

Amnestio citas ankaŭ la kazon de Faber Lopez, kontraŭribela policisto, kiu «ŝajne estis mortigita de siaj kolegoj».

«La registaro akuzis «teroristojn» pri lia morto, sed lia familio substrekis, ke lia korpo prezentis neniun vundon per kuglo, sed surhavis spurojn de torturo», asertas la komunikaĵo. «Tagon antaŭ lia morto, Faber Lopez telefonis al siaj familianoj por diri, ke li demisias, kaj ke se li ne kontaktas ilin tagon poste, certe liaj kolegoj jam mortigis lin».

Pridemandita ĵaŭdon, la ambasadorino de Nikaragvo en Francio, Ruth Esperanza Tapia Roa asertis, ke la NRO lanĉas «senbazajn akuzojn, kaj sen pruvoj».

La raporto nomita «Nikaragvo, vastigi la teroron» disponeblas en la retejo de Amnestio.

Ĝi estas bazita sur du esplormisioj en Nikaragvo kaj Kostariko, en julio kaj septembro 2018.                     

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }