Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 octobre 2018 1 29 /10 /octobre /2018 15:29

29/10/2018

20 jarojn post sia unua pintkunveno, 150 defendantoj de Homaj rajtoj kunvenas por ellabori agadplanon. Ili estas advokatoj, ĵurnalistoj, terkultivistoj, studentoj, alarmistoj… Engaĝitaj en la lukto kontraŭ malobservado de iliaj fundamentaj rajtoj. Ili estas nomitaj «defendantoj de Homaj rajtoj». En decembro 1998, Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri tiuj defendantoj estis adoptitaj dum pintkunveno ĉe la Palaco Chaillot, en Parizo. Tiu unua paŝo diskonigis ilian laboron, kaj la necesecon protekti ilin. Dudek jarojn poste estas konstateble, ke tiuj defendantoj frontas kreskantajn danĝerojn, fare de la Ŝtatoj sed ankaŭ de milicoj kaj entreprenoj. Tiu medio, pli kaj pli toksa, estas senhalte denuncata de la Speciala raportisto de UN pri la situacio de la defendantoj de Homaj rajtoj. Deĵoras ĉe tiu posteno Michel Forst, kies biografio atestas pri lia itinero de engaĝiĝo. Por festi tiun datrevenon de la Deklaracio de 1998, sed ĉefe por aŭskultigi la voĉon de la defendantoj, plifortigi ilian protektadon, pli bone garantii ilian estontecon, Internacia Amnestio kaj ses aliaj NeRegistaraj Organizaĵoj organizas pintkunvenon.         

De la 29-a ĝis la 31-a de oktobro, 150 defendantoj kaj 250 partoprenontoj kunvenos en Parizo. Tio estas okazo manifesti vian subtenon al tiuj gravaj roluloj de la civitana socio.

https://www.amnesty.fr/dossiers/sommet-mondial-des-defenseurs-des-droits-humains

https://www.youtube.com/watch?v=FDTrJ3XYDog

1-a  tago – 29an de oktobro

9 h 30 – 12 h 15 - Malferma ceremonio

17 h 15 – 18 h 30 – La protektado de la defendantoj de Homaj rajtoj  

2-a tago – 30an de oktobro

9 h – 10 h – La nuna situacio

16 h 30 – 18 h 30 – La solidarecaj retoj 

3-a tago – 31an de oktobro

14 h  – 15 h – Agado por publika videbleco

16 h – 18 h 30 – ferma ceremonio

 

Video: Rektaj elsendoj (diverslingve – subtekstoj en la franca) 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }