Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 octobre 2018 3 03 /10 /octobre /2018 15:57
Meksiko, la 2an de oktobro 2018. PEDRO PARDO / AFP

03/10/2018

Bildo: Manifestaciantoj kuŝiĝis surtere, memore al la masakro de Tlatelolco en 1968. 

Tio okazis la 2an de oktobro 1968:  Centoj da studentoj estis mortigitaj de la armeo. Kvindek jarojn post la masakro de Tlatelolco, dekoj da miloj da personoj memorfestis tiu malgajan datrevenon.

«La 2an de oktobro ne forgesiĝas». La meksikanoj ne forgesas la masakron de la 2a de oktobro en Tlatelolco, unu el la kvartaloj de la meksika ĉefurbo.

Sur la placo de la Plaza de las Tres Culturas (Placo de la Tri Kulturoj), ili memorfestis tiun daton, kiu estas grava simbolo por Mario Ayala, studento de la Nacia memstara universitato de Meksiko (Unam):  «Tio plu estas simbolo por lukti nuntempe, sed ĉefe estontece, ĉar ni volas, ke tio ne rekomenciĝu».       

Ankaŭ la postvivantoj de la masakro ĉeestis en Tlatelolco ĉi tiun 2an de oktobro. Gilberto Lopez ekzemple, laŭ kiu la lando ne vere ŝanĝiĝis dum la kvindek lastaj jaroj, eĉ se ĝi estas pli demokratia.

 

«Malgrandegaj Tlatelolcoj en la tuta lando»

«La situacio pligraviĝis, ĉar aliaj masakroj oftece okazis aliloke en la tuta lando, li komentas. Ni spertas malgrandegajn Tlatelolco-jn en la tuta lando. Meksiko estas lando de kaŝaj tombofosoj, lando de malvarmetigitaj kamionoj plenaj je kadavroj, lando de murdo de virinoj… la lando travivas humanitaran katastrofon»

Koncerne la studentojn, multnombraj el ili opinias, ke ili plu estas viktimoj de represio. Ili argumentas, memorigante la malaperon de la 43 studentoj de Ayotzinapa, kies ombro ŝvebis sur tiu tago, memore al la masakro de Tlatelolco.        

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }