Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 octobre 2018 4 25 /10 /octobre /2018 14:59
© AFP / PEDRO PARDO / Johan ORDONEZ / ORLANDO ESTRADA

25/10/2018

La miloj da honduraj kaj centramerikaj migrantoj, kiuj trairas Meksikon por atingi Usonon, efektivigis novan etapon en la urbo Mapastepec, Ĉiapaso, post pli ol 70 kilometroj kaj 12 tagoj da paŝado.  

La piedirantoj ne nur laciĝas pro la 140 kilometroj jam plenumitaj perpiede de post dimanĉo, sed ili ankaŭ suferas pri la drastegaj meteorologiaj kondiĉoj. Tio okazis denove la 24an de oktobro 2018.

Post tago da ripozo, ili leviĝis je la 4-a matene por daŭrigi sian devigan paŝadon. Ili vojiris dum 70 kilometroj, parte perpiede, parte petveturile. Kaj tio sub varmega suno, kiun kelkaj malfacile eltenis.

Sed post ilia alveno en Mapastepec, ili spertis fortan pluvegon. Instalitaj surgrunde, ili ne sukcesis sin protekti en la centra parko, kiun ili transformis en subĉielan dormejon.

Nur kelkaj bonŝanculoj sukcesis ŝirmi sin sub tegmento aŭ plasta sako, uzata kiel tendo. Sed tamen, ĉiuj trovis ion por manĝi kaj trinki, panon aŭ bananon, danke al la solidareco de la Meksikanoj.   

Kio frapas, estas la nombro de migrantoj, kiu konsistigas tiun karavanon.  

Ili certe estas pluraj miloj, sed malfacilas scii kiom precize.

Neniam la aŭtoritatoj de tiu urbo, en kiu kutime transiras la centramerikaj migrantoj, vidis alfluadi tiom da ili. Temas pri senprecedenca fenomeno, jam kvalifita "amasa elirado".

18/10/2018

Honduro: miloj da migrantoj defias Trump-on kaj vojiras al Usono

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/10/honduro-miloj-da-migrantoj-defias-trump-on-kaj-vojiras-al-usono.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }