
08/10/2018
Ĝi estas simbolo konata en tuta Italio. De pli ol 20 jaroj, Riace, kalabria vilaĝeto akceptas centojn da migrantoj por revivigi sian malvigliĝantan komunumon.
Tiu modelo estas nun en danĝero. Domenico Lucano, urbestro de Riace, estis arestita pasintan 2an de oktobro. Li estas suspektata pri helpo al kaŝmigrado pere de aranĝitaj geedziĝoj.
Solidarece, miloj da personoj, venintaj de tuta Italio, venis sabaton por manifestacii.
Don Pino De Masi estas pastro. «Ni ĉiam rigardis Riace kun admiro: ĝi estas laboratorio imitinda aliloke. Pri la nuna situacio, min ĝenas, ke espero forpasas».
«Ĉi tie, kion ni ripetas en Riace estas simpla. Ni diras, ke tiu modelo respektas homecon, kaj redonas dignecon al la homoj», konfirmas Aboubakar Soumahoro, sindikatano, membro de USB.
Revo de socia utopio
Domenico Lucano estas hodiaŭ hejmarestita. El interno de sia hejmo, kie li improvizis gazetkonferencon, li atestas: «Neniam mi imagus, ke tiom da homoj kolektiĝu sub miaj fenestroj. Indas laŭ mi plu esperi pri revo de socia utopio».
Li estis arestita, ĝuste kiam la itala popolisma registaro kontestas la nunan sistemon pri akceptado de la migrantoj en la malgrandaj strukturoj, kiuj profitas al multaj komunumoj.
Urbestro de post 2004, proksime de la maldekstra medio, Domenico Lucano estas ankaŭ akuzita, ke li rezignis pri ofertalvokoj por atribui la administradon de la rubaĵoj de sia vilaĝo al kooperativoj ligitaj al la migrantoj.
Lia arestado provokis subitan tumulton en Italio, ĉar la «modelo» de Riace estis salutata en la tuta mondo: de la 2000aj jaroj, danke al italaj kaj eŭropaj fondusoj, tiu vilaĝo, kiu senpopoliĝis retrovis viglecon danke al la akceptado de centoj de azilpetantoj.

