04/10/2018
La prokurorejo de Locri (sudo) anoncis pasintan mardon la arestadon de Domenico Lucano, urbestro de Riace, vilaĝo sude de Italio, pionira pri akceptado de la rifuĝintoj. Li estas suspektata pri helpo al kaŝmigrado.
La prokurorejo ordonis hejmarestadon kontraŭ S° Lucano, suspektata pri neregulaĵoj koncerne la financadon de la kolekto pri malpuraĵoj en sia vilaĝo, laŭ komunikaĵo de la juĝaj aŭtoritatoj.
S° Lucano estas akuzata, ke li organizis aranĝitajn geedzecojn inter loĝantoj de sia vilaĝo kaj eksterlandaj virinoj, cele al akiro de restadpermesilo.
La komunikaĵo citas ekstraktojn de telefonaj subaŭskultoj, en kiuj S° Lucano efektive ŝajnas agadi konscie kontraŭ la valida leĝo, kiun li kalifikas «stulta».
«Mi faros al vi legitimilon, mi estas eksterleĝa, tia mi estas, ĉar por fari legitimilon, mi devus havi pluvalidan restadpermesilon. Plie, vi devus demonstri, ke vi loĝas en Riace, ke vi havas hejmon en Riace, (...) mi prirespondecas tion, kaj mi diras al vi, ke ĉio estas en ordo», li diras al eksterlanda virino en konversacio registrita de la enketistoj laŭ la prokurorejo.
En dua citata konversacio, li sugestas al Niĝerianino aranĝitan edziniĝon.
«Ĉu vi scias, kio estas laŭ mi la sola ebleco? Ke vi edziniĝu, kiel faris Stella. Stella edziniĝis kun Nazareno, mi respondecas pri la civilregistrado, edziniĝo kun itala civitano mi celebros tuj», li diras.
Dum la 2000aj jaroj, S° Lucano, maldekstra urbestro, estis unu el la unuaj, kiuj fidis akceptadon de la rifuĝintoj por revivigi sian vilaĝon je 1 800 loĝantoj.
De tiam, dekoj da Afganianoj, Eritreanoj aŭ Irakanoj instaliĝis, repopolante la vilaĝon kaj ties lernejon, eĉ logante turismon, refunkciigante lokajn metiejojn kunlabore kun pliaĝuloj de la vilaĝo.
Premiita en 2010 kiel «tria plejbona urbestro el la mondo», citita inter la 100 plej influaj famuloj fare de la magazino Fortune en 2016, S° Lucano inspiris dokument-filmon de Wim Wenders kaj televidan filmon, kiu estos publikigita en februaro en Italio.