
16/10/2018
Leĝo, kiu malpermesas al la senhejmuloj dormi en la publikaj areoj en Hungario ekvalidis ĉi-lunde. Ĝi estis promulgita de la registaro de la Ĉefministro Viktor Orban.
Konstitucia amendo aprobita de la hungara parlamento la 20an de junio, malpermesas «kutiman loĝadon en publika areo». Tiu amendo rigidigas leĝon de 2013, kiu faras de ĝi delikton punindan.
La polico rajtas nun forpeladi la senhejmulojn kaj malmulti kabanojn kaj improvizitajn rifuĝejojn.
Attila Fulop, Ŝtatsekretario por la Socialaj aferoj asertis ĵaŭdon, ke la leĝo utilas al «la interesoj de la socio ĝenerale». Ĝia celo estas certiĝi, ke «senhejmuloj ne troviĝas nokte en la stratoj, kaj ke la civitanoj povas cirkuli senĝene», li deklaris al la amasinformiloj.
Manko de lokoj en la gastigad-centroj
La urĝaj gastigad-centroj administrataj de la Ŝtato ofertas proksimume 11 000 lokojn, sed laŭ la spertuloj, la lando enkalkulas almenaŭ 20 000 senhejmulojn.
«Ni ne scias, kio estas antaŭvidita por la bestoj de la senhejmuloj, kiel la hundoj» asertas Vera Kovacs, membro de la asocio «Prioritato al loĝado». Ni ankaŭ ne scias, kio okazos se lokoj ne sufiĉas en la gastigad-centroj. Kien ili do iros?
La registaro promesas, ke ĝi plialtigos la buĝeton dediĉitan al la senhejmuloj, sed internaciaj organizaĵoj kaj asocioj pri defendo de la homaj rajtoj kritikis la novan leĝon.
Pasintan dimanĉon, manifestacio estis organizita antaŭ la Hungara parlamento.
«Kruela» aranĝo laŭ Unuiĝintaj Nacioj
En junio, la raportintino de UN pri loĝado Leilani Farha juĝis tiun leĝon «kruela kaj neakordigebla kun la internacia leĝo rilate al homaj rajtoj».
«Kian krimon plenumis la senhejmuloj? Nur provi vivteni sin», skribas S-ino Farha en malfermita letero adresita al la registaro.
En septembro, la Eŭropa Parlamento komencis kontraŭ Hungario raran proceduron, kiu teorie povas konduki al puno. La rezolucio voĉdonita de la Parlamento petis de «la Konsilio de la membroŝtatoj esplori, ĉu klara risko de grava malobservado fare de Hungario ekzistas koncerne la principojn priskribitajn en la 2-a artikolo de la traktato pri Eŭropa Unio, kaj sendi adekvatajn rekomendojn prie».
La dosiero de la eŭrodeputitino, kiu iniciatis la voĉdonon, signalis la situacion de la senhejmuloj en Hungario inter longa listo de «maltrankviliĝoj» koncerne ne-respektadon de liberecoj kaj principojn rekomenditajn de EU.
