Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 octobre 2018 4 18 /10 /octobre /2018 15:29
John Moore / Getty Images

18/10/2018

«Karavano» de miloj da migrantoj de Honduro troviĝas nun en Gvatemalo, etapo sur la vojo al Usono. La usona prezidento Donald Trump intencas interrompi la monhelpon al la landoj, kiuj favorigas tiun formigradon. 

Miloj da Honduranoj vojiras tra Centra Ameriko. Ili esperas atingi Usonon, defiante la prezidenton Donald Trump. Tiu ĉi minacas pri reprezalioj la landojn, kiuj lasas trapasi la «karavanon» .    

Elĉerpitaj pro horoj da marŝado sub suno aŭ pluvo, kelkfoje per petveturilo por la plej bonŝanculoj, mil migrantoj haltis dum la nokto de la 16a ĝis la 17a de oktobro en la urbo Gvatemalurbo, la ĉefurbo.  

Alia grupo de mil migrantoj troviĝis samtempe oriente de Gvatemalo. Preskaŭ duon-mil Honduranoj siaflanke trapasis merkredon la landlimon kun Salvadoro kun la intenco trairi la landon, kaj atingi en Gvatemalo la marŝadon al Nordo de siaj samlandanoj.        

«Tio estas komenciĝo de homlavango, kaj ni ne plu eltenas tiun perforton», rakontis Denis Contreras, aktivulo ĉe la Domo de la migrantoj de Gvatemalo, administrata de la Katolika Eklezio, kie la marŝantoj ripozas. Kun sia fratino kaj du nevinoj, tiu viro fuĝis landon, kie regas «kaoso», ili tie suferis ĉiutage pri monĉantaĝo fare de bandoj, li eksplikas. «Se mi revenas, certe ili mortigos min», ĉar la bandoj ne toleras tiujn, kiuj forlasas la landon, li asertas.           

 

Donald Trump furiozas 

Ĉirkaŭ 2 000 migrantoj forlasis San Pedro Sula, 180 kilometrojn for de la ĉefurbo Tegucigalpo, responde al alvoko en la sociaj retoj. Post pluraj horoj de streĉiteca frontalfronto kun la polico, la homamaso transiris la landlimon kun Gvatemalo en Esquipulas (sud-oriente), poste dividis sin en du grupojn kaj direktiĝis al la ĉefurbo.

La gvatemala prezidento, Jimmy Morales, indikis merkredon, ke lia lando kunlaboras kun la humanitaraj organizaĵoj por helpi la migrantojn, liverante al ili nutraĵon kaj rifuĝon. Li ankaŭ indikis, ke li elvokis la situacion kun sia hondura samrangulo, Juan Orlando Hernandez, kaj la usona vic-prezidento Mike Pence cele al protektado de la plej vundeblaj.

Same kiel en Gvatemalo kaj Salvadoro, en Honduro la bandoj teruras la loĝantaron, kie 68% el la naŭ milionoj da loĝantoj vivas sub la sojlo de malriĉeco. Honduro estas konsiderata kiel unu el la plej perfortaj landoj en la mondo, kun jara procento de 43 hommortigoj por 100 000 loĝantoj.

Eksciante, ke miloj da mizeraj migrantoj direktiĝas al Usono, Donald Trump minacis interrompi la monhelpon de sia lando al Honduro, Gvatemalo kaj Salvadoro, se la aŭtoritatoj ne ĉesigas tiun formigradon. Merkredon, li severiĝis, petante de la usonaj parlamentanoj, ke ili rigidigu la leĝaron pri migrado. Li juĝis la nunan «terura, malforta kaj kaduka».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }