Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 octobre 2018 6 06 /10 /octobre /2018 18:30
© 2018 Ricci Shryock pour Human Rights Watch

06/10/2018

Bildo: loĝantino de Lansanayah, vilaĝo situanta 750 metrojn for de baŭksitminejo posedeta de la Mina Societo de Boké, Januaro 2018.

HRW denuncis ĵaŭdon la danĝerajn konsekvencojn al la naturmedio kaj la loĝantoj en Gvineo, pro «fulmrapida kreskado» de la ekspluatado de baŭksito, ĉefa erco, kiu ebligas produktadon de aluminio. Gvineo, kiu posedas la ĉefajn rezervejojn de baŭksito en la mondo, estas de ĝi la tria internacia eksportisto kaj la unua al Ĉinio.

«La minekspluatado detruadis praajn terojn, damaĝis akvofontojn kaj superŝutis domojn kaj arbojn per polvo», skribas HRW en 165-paĝa raporto. La gvinea registaro «devus adopti tujajn aranĝojn por pli bone reglamenti» tiujn aktivaĵojn, kaj «protekti la komunumojn», asertas la NRO, post pridemandado de pli ol 300 personoj, inter kiuj loĝantoj de la minbaseno de Boké (okcidento), funkciuloj, respondeculoj pri minaj societoj kaj spertuloj pri sano kaj medio.

Ĝi aparte interesiĝis pri ambaŭ plej grandaj produktistoj de baŭksito en la lando, la Mina Societo de Boké (SMB), konsorcio ligita al la unua produktisto de aluminio, China Hongqiao Group, kaj la Kompanio de Baŭksito de Gvineo (CBG), kunposedata de la multnaciaj entreprenoj Alcoa kaj Rio Tinto.

«Dekoj da terkultivistoj eksplikis, kiamaniere la minaj societoj profitas pri foresto de protektado fare de la registaro, koncerne la kamparajn bienrajtojn. Ili ekspluatadas la praajn terojn sen kompensi laŭ longa tempo la valoron de la teroj perditaj de la komunumoj», eksplikas HRW.

En ties respondoj kunigitaj kun la raporto, la SMB kaj la CBG detale defendas siajn socialajn kaj mediajn politikojn, kaj siajn kontribuojn al la nacia ekonomio. La aŭtoritatoj konstatas, ke la minaj societoj ne ĉiam respektas la socialajn kaj mediajn aranĝojn. «Sed tio ne estas facila fermi tuj tiujn societojn», eksplikis la ĝenerala sekretario de la ministrejo pri Medio, Seydou Barry Sidibé, citita de HRW, substrekante la «bezonon de laboro» por la junularo.

«Baŭksito kaj minoj ne estas estonteco de Gvineo», deklaris pasintsemajne dum intervjuo la prezidento Alpha Condé, citante la «agro-industrion», kiel prioritaton. S° Condé emfazis ankaŭ projektojn de surloka transformado de la baŭksito al aluminio, tamen substrekante, ke estas malfacile prozivi sin je energio kaj karbo.

Malgraŭ la riĉeco de ties sub-grundo, pli ol duono el la loĝantaro de Gvineo, vivas sub la sojlo de malriĉeco, kun malpli ol 1 eŭro ĉiutage, laŭ UN. La minsektoro reprezentas 21% el la malneta enlanda produkto (MEP) kaj 90% el la eksportadoj de la lando, asertis en junio la Ĉefministro Ibrahima Kassory Fofana dum sia deklaracio pri ĝenerala politiko.

Ribeloj ofte okazas en la minaj basenoj, multaj loĝantoj opinias, ke ili suferas pri tiu aktiveco, sen profiti el ĝiaj kromgajnoj.     

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }