10/10/2018
Bildo: minacita de la projekto de plivastigo de karbomino, vesperto pezis sur la decido de la tribunalo de Münster, pri ĉesigo de la senarbarigo.
Ĉeesto de vesperto kaj aliaj raraj specioj instigis germanan tribunalon ĉesigi la senarbarigon de la arbaro de Hambach, kondukita de la energi-societo RWE por plivastigi karbominon. Tio estas venko por la «zadistoj», mobilizitaj de ses jaroj.
50 000 laŭ la organizantoj - ĉirkaŭ 30 000 laŭ la germana polico – manifestaciis por protekti la arbaron de Hambach, apud Kolonjo, sabaton 6an de oktobro. Meze de septembro, la regionaj aŭtoritatoj ordonis evakuadon de la areo fare de la polico. Tiu areo konsistas el kabanoj en la arboj, instalitaj en tiu parto de arbaro de antaŭ ses jaroj. La 18an de septembro, fotisto mortis post falo dum la evakuado.
La energi-grupo RWE volis komenci senarbarigon la 1an de oktobro, kun la celo plivastigi rapide sian subĉielan karbominon, lime de la arbaro. Sed de komence de septembro, manifestacioj okazas ĉiusemajne kontraŭ tiu projekto de detruado de la arbaro. La manifestaciantoj ankaŭ postulas tutan ĉesigon de karboindustrio, nome de la lukto kontraŭ la klimata varmiĝo. Tiuj mobilizadoj neniam kolektis tiom da homoj ol pasintsabate.
Hodiaŭ, la defendinda areo de la arbaro de Hambach estis tute evakuita kaj detruita. Sed la germana administra tribunalo ordonis la 5an de oktobro ĉesigon de la senarbarigo. Antaŭe, necesas, ke la justico havu tempon esplori la plendon metitan de la medi-asocio Bund (germana branĉo de la Teramikoj). La organizaĵo petis de la justico, ke la arbaro de Hambach estu agnoskita kiel protektenda naturmedio. «Per tiu decido, la senarbarigo estas prokrastita je almenaŭ du jaroj», reagis la ministro pri internaj aferoj, (konservativulo) de la Ŝtatregiono Nordrejn-Vestfalio, kie troviĝas la arbaro de Hambach.
Konsekvence, ankaŭ la polico, kiu okupis la lokon de post meze de septembro, retiriĝis de Hambach. Temas do pri duobla venko por la germana movado kontraŭ karbo. Samtempe, la «karbo-komisiono», starigita pasintan junion de la registaro, esploras la scenarojn pri ĉesigo de tiu ega poluanta energio.

/image%2F0553642%2F20230112%2Fob_e57106_ekstraktado.jpg)

