Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 octobre 2018 7 07 /10 /octobre /2018 12:46

07/10/2018

La NeRegistara Organizaĵo pri savado de migrantoj "SOS Méditerranée" alvokis ĉiujn civitanojn de tuta Eŭropo surstratiĝi sabaton 6an de oktobro por manifesti sian subtenon. En Parizo, kolektiĝo estis organizita placo de la Respubliko.

"SOS Méditerranée" malesperas. Ĝia humanitara ŝipo, la Aquarius, eble ne povos forlasi Marsejlon, la havenon, kie ĝi nun restadas, pro manko de flago por navigi denove. Kaj vendredon 5an de oktobro, la sidejo de la asocio en Marsejlo estis sturmita de identecaj aktivuloj.  

Responde al ĝia alvoko, miloj da personoj manifestaciis ĉi-sabate en kvindeko da francaj urboj, sed ankaŭ en Madrido, Bruselo, Berlino kaj Palermo, por denunci la situacion suferitan de la NRO, kaj subteni la savoperacojn.

«Aquarius: ni ĉiuj estas en la sama ŝipo», «Eŭropa neagado estas krima», tiel kriis la manifestaciantoj, ĉiuj oranĝvestitaj, koloro de la humanitara ŝipo kaj de ties savveŝtoj.

En la pariza kolektiĝo, partoprenanto, kun oranĝkolora kovrilo sur la ŝultroj, diris: «Mi ne komprenas kiel eblas, ke miloj da personoj mortas en maro, antaŭ nia rigardo. De miloj da jaroj ĉiuj akordiĝas pri la fakto ke, kiam homoj mortas en maro, ni sukuras ilin. Ŝajnas al mi, kiel Eŭropano, ke tio kuŝas en la radikoj de nia civilizo. Kaj mi ne komprenas kiel ni povas lasi homojn droni en maro. Tio estas netolerebla».             

Laŭ ĉiuj ĉi civitanoj, urĝas mobiliziĝi kaj subskribi la peticion, por certigi la savadon de tiuj viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj ne havas alian elekton, ol provi postvivi tiun inferan ŝipiradon.

29/09/2018

«Aquarius». SOS Méditerranée alvokas al civita mobilizado la 6-an de oktobro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/09/aquarius.sos-mediterranee-alvokas-al-civita-mobilizado-la-6-an-de-oktobro.html

NI SAVU LA AQUARIUS KAJ LA MARSAVADON

Al la Ŝtatoj de Eŭropo

Peticio sendita de SOS Méditérannée kaj Kuracistoj Sen Landlimoj (MSF)

 

Teksto de la peticio (en la kastilia, germana, angla, franca, portugala, greka, araba)

Kiel civitanoj, ni kuniĝas kun la Aquarius, lasta humanitara ŝipo en Mediteraneo, al la alvoko lanĉita al la Eŭropaj Ŝtatoj, ke ili defendu la devigon savi vivojn en maro antaŭ ĉiaj politikaj konsideroj.

Respekte al la internacia juro, ni petas de ĉiuj Eŭropaj Ŝtatoj, ke ili:

  •  Adoptu ĉiujn necesajn aranĝojn ebligante al la ŝipo Aquarius daŭrigi sian mision de savado kiel eble plej frue.
  •  Respektu la devigon savi la homojn en la maro.
  • Frontu siajn respondecojn efektivigi eŭropan savsistemon en Mediteraneo.

 

Kial tio gravas? 

La  Aquarius operacas en Centra Mediteraneo de antaŭ 31 monatoj, kaj sukuris 29 523 personojn dum 230 savoperacoj.

Tiujn lastajn monatojn, la misioj  pri serĉado kaj savado de la Aquarius suferis pri intencaj politikaj manovroj cele al ĉesigo de sia agado. En daŭro de monato, la ŝipo perdis du fojojn sian flagon: unue fare de Gibraltaro, poste de Panamo. Malhelpante la Aquarius operaci, aliaj homoj pereos ĉe pordoj de Eŭropo, homoj pereos silente, ignore de Eŭropo.

Pro tiuj kialoj, ni admonas ĉiujn Eŭropajn Ŝtatojn adopti kiel eble plej rapide la necesajn aranĝojn, atribuante senatende flagon al la ŝipo.

Dum tiuj lastaj monatoj, la maristoj kaj savistoj de la civilaj savŝipoj konstatis en Mediteraneo politikajn disvolviĝojn, neakordigeblajn kun la internacia kaj mara juro. La civilaj savŝipoj estas malhelpataj en sia misio ; la devigo sukuri en maro ne plu estas respektata. Solidareco kaj humaneco estas kriminaligitaj, en maro kaj surtere.             

Pro tiuj kialoj, ni admonas ĉiujn Eŭropajn Ŝtatojn, ke ili respektu la devigon sukuri la pereantajn personojn en maro, kaj denuncu la manovrojn celantajn kriminaligi la savistojn kaj la humanitarajn laboristojn.

Fronte al la mankoj de la Eŭropaj Ŝtatoj respondi al la humanitara tragedio en Mediteraneo, plej danĝera migradvojo en la mondo, la Aquarius plu daŭrigis siajn savoperacojn kune kun aliaj savŝipoj.    

La savrimedoj plu kruele mankas por sukuri tiujn, kiuj riskas sian vivon fuĝante Libion, kie iliaj rajtoj estas sisteme malobservataj. Plie, de junio, la operaca sistemo por elŝipigi la elsaviĝintojn en sekuran havenon ne plu ekzistas.     

Pro tio, ni admonas ĉiujn Eŭropajn Ŝtatojn, ke ili respondecu, starigante eŭropan savmodelon en MediteraneoC, inkluzivante antaŭvideblan kaj daŭran mekanismon de elŝipigo de la elsaviĝintoj en sekuran havenon.

Homoj mortas. La Aquarius, kun subteno de la civila socio, provas savi ilin. Kuniĝu kun ni, subskribante tiun peticion, por helpi nin defendi la valorojn de humaneco kaj solidareco en maro. 

https://you.wemove.eu/campaigns/save-the-aquarius-and-rescue-at-sea-arabic

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }