Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 octobre 2018 4 11 /10 /octobre /2018 19:55

11/10/2018

Polinezio akuzas Francion pri krimoj kontraŭ la homaro pro ĝiaj nukleaj armilaj testoj en Pacifiko.

La polinezia sendependisma gvidanto Oscar Temaru konfirmis, ke li plendis pasintsemajne ĉe la Internacia PunKortumo (IPK).

«Tion ni devas al ĉiuj ĉi personoj, mortintaj pro la konsekvencoj de la nuklea koloniismo», aldonis la eks-prezidento de Polinezio, franca arkipelago situanta en Pacifiko, kaj kiu enkalkulas 270 000 loĝantojn.

Dum tridek jaroj, inter 1966 kaj 1996, Francio efektivigis 196 nukleajn testojn en la atoloj Mururoa kaj Fangataufa. Tiuj testoj surradiis la loĝantaron, kaj estigis efikojn kontraŭ ĝia sano kaj medio.      

En 2010, la leĝo Morin starigis aranĝon pri monkompenso, sed ĝi estas juĝata tro restrikta fare de la asocioj de veteranoj tuŝataj de radio-induktitaj malsanoj. Nur dudeko da Polezianoj suferantaj pri kancero akiris kompenson.

«Laŭ ni, la francaj nukleaj testoj estas nur la rekta rezulto de koloniado. Male al la franca aserto, ni ne akceptis tiujn testojn, ili estis truditaj al ni per rekta minaco de milita regado, okaze de nia rifuzo», ankaŭ asertis Oscar Temaru.   

La sendependisma gvidanto precizigis, ke «respondeca dialogo» estas dezirata de 2013 kun la «administracia potenco», sub supervidado de Unuiĝintaj Nacioj. Sed la alvokoj veni ĉe la tablo por diskuti, adresitaj al Francio estis «ignorataj kaj malestimataj», li asertis.        

Laŭ juristoj, la plendo metita de la sendependismuloj ne sukcesos, ĉar la Internacia PunKortumo ne estas kompetenta por juĝi la krimojn plenumitajn antaŭ julio 2002. Por submeti antaŭan aferon ĉe la prokuroraro de la IPK, necesigis peton de la Konsilio pri sekureco de UN, kies Francio estas permanenta membro.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }