Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 octobre 2018 3 17 /10 /octobre /2018 16:38
REUTERS/Al Youm Al Saabi Newspaper

17/10/2018

Franca materialo estis uzata por subpremi manifestaciojn, inter 2012 kaj 2015, akuzas Internacia Amnistio. 

Raporto de la NRO Internacia amnestio, aperinta pasintan mardon kaj momita «Egiptio: francaj armiloj kore de la represio», akuzas la francajn aŭtoritatojn, kaj dek unu aliajn landojn de Eŭropa Unio, ke ili plu vendas al Egiptio, armilojn «uzatajn dum operacoj de mortiga represio» kontraŭ civiluloj.

Laŭ la NRO, Parizo «malobservas la internacian juron», liverinte al Kairo «militajn materialojn uzatajn por subpremi kun perforto, manifestaciojn inter 2012 kaj 2015». Francio eĉ «fariĝis la ĉefa provizanto de ĉiaj armiloj al Egiptio de post 2013», kaj «multe superas Usonon. Ambaŭ landoj estas ĉampionoj de la sektoro», memorigas Amnestio.              

 

Ĉu Francio estas «komplica»? 

La akuzoj kontraŭ Francio baziĝas sur la analizo de dudek horoj da videaĵoj, centoj da fotoj, kaj pli ol 450 gigabitokoj da bildoj liveritaj de lokaj grupoj pri defendo de la homaj rajtoj, sur kiuj aperas inter aliaj materialoj, francaj blenditaj veturiloj kiel Sherpa kaj MIDS, uzataj por rekte alpafi senarmitajn manifestaciantojn.

«Estas konsterne konstati, ke Francio daŭre liveris militajn materialojn al Egiptio post uzado de tiuj materialoj dum unu el la plej mortigaj atakoj de la 20-a jarcento kontraŭ manifestaciantoj», opinias Najia Bounaim, direktorino de la kampanoj por Norda Afriko ĉe Internacia Amnestio.

«Ĉar tiuj liveradoj okazis – kaj daŭras – kvankam la egiptaj aŭtoritatoj nenion faris por respektigi la devigon pravigi sin, dum ili adoptis neniun aranĝon, kiu povus opinii, ke la sistemaj malobservadoj baldaŭ finiĝos, Francio riskas esti akuzata pri kompliceco en la krizo pri Homaj rajtoj nun spertata de Egiptio», ŝi aldonis.

 

Materialo «deturnita»

«Altranga franca respondeculo koncedis, ke la sekurecaj materialoj liveritaj de Francio, estis ja destinitaj al la egipta armeo» kadre de la kontraŭ-terorisma lukto, sed ke «la egiptaj aŭtoritatoj deturnis kelkajn blenditajn veturilojn profite al la fortoj de internaj sekurecoj», aldonas la teksto.

Eŭropa Unio petis en 2013 de siaj membroj, ke ili interrompu siajn eksportadojn de armiloj al Egiptio. Sed Internacia Amnestio asertas, ke Francio, Germanio, Bulgario, Kipro, Hispanio, Hungario, Italio, Pollando, Ĉeka respubliko, Rumanio, Unuiĝinta Reglando kaj Slovakio plu ignoras tiun eŭropan direktivon.

25/10/2017

Egptio: Al-Sisi en Francio estas tre negativa mesaĝo por ĉiuj demokratoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/10/egptio-al-sisi-en-francio-estas-tre-negativa-mesago-por-ciuj-demokratoj.html

02/07/2018

Francio «partoprenas la subpremon kontraŭ la egipta popolo», akuzas NeRegistaraj Organizaĵoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/07/francio-partoprenas-la-subpremon-kontrau-la-egiptia-popolo-akuzas-neregistaraj-organizajoj.html

 

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }