09/10/2018
La korpo de Viktoria Marinova, 30-jara, estis malkovrita sabaton en parko de Ruse, norde de Bulgario. Tiu juna ĵurnalistino, patrino de infano estis sovaĝe agresita, seksperfortita, frapita ĉe la kapo kaj strangolita. Ŝi laboris en la TVN, surloka televidkanalo, kaj antaŭnelonge interesiĝis pri aferoj de koruptado. La enketo ekzamenas ĉiujn hipotezojn, personajn kaj profesiajn.
La morto de la ĵurnalistino provokis ondon da indigno en la lando kaj Eŭropo. La Komitato pri protektado de la ĵurnalistoj deklaris sin «ŝokita de barbara murdo». Raportistoj sen landlimoj postulas de la bulgaraj aŭtoritatoj, ke ĝi «malkovru la veron pri tiu abomeninda ago».
Viktoria Marinova estas la tria ĵurnalisto mortigita en daŭro de jaro en Eŭropo post la raportisto Jan Kuciak (artikolo ĉi sube) en Slovakio en februaro, kaj la malta ĵurnalistino Daphné Caruana Galizia (artikolo ĉi sube) en oktobro 2017.
Vesperkunveno omaĝe al la ĵurnalistino okazis lundon vespere en Sofio kaj Ruse.

18/10/2017
Malto: murdo de Daphne Caruana Galizia : la morto de la ĵurnalistino estigas ondon da indigno

01/03/2018
Slovakio: Omaĝo al la murdita ĵurnalisto
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/slovakio-omago-al-la-murdita-jurnalisto.html
