Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 octobre 2018 7 21 /10 /octobre /2018 15:55

21/10/2018

Semajnon antaŭ la dua baloto, la Brazilanoj, kiuj firme forpuŝas la ekstremdekstran kandidaton en la prezidenta baloto, Jair Bolsonaro, denove surstratiĝis ĉi-sabate. Tiuj virinoj, tiuj Nigruloj kaj gejoj, tiuj indiĝenoj sin sentas minacitaj de la malama parolado de la eks-militisto.     

«Li defendas morton kaj torturon, ni defendas la vivon. Pro tio, ni krias «Ne lin!». Sur la placo Cinêlandia en Rio-de-Ĵanejro, la homamaso estas densa. Tri semajnojn antaŭe, Eneida Vernas jam ĉeestis sur tiu placo por manifesti sian rifuzon de Jair Bolsonaro.

«En tiu manifestacio, denove ni diras «ne lin!», ĉar tion ni plu opinias, ŝi ekspikas, sed ni ankaŭ subtenas la kandidatecon de Fernando Haddad».

La manifestaciantoj omaĝis Moa do Katendê-n, majstron pri kapoejro mortigitan per 12 tranĉilbatoj post la unua baloto, fare de defendanto de Jair Bolsonaro, ĉar Moa do Katendê afiŝis sian voĉdonon favore al la Partio de la laboristoj. Tiu malama etoso maltrankviligas Leila Ripoll, psikanalizistino. Ŝi svingas flagrubandon «Psikanalizistoj por demokratio».

«Niaj kabinetoj jam estas plenaj de personoj, kiuj timegas, volas forlasi la landon, ĉar laŭ ili, ili ne povos vivteni sin ĉi tie. Transseksuloj ekzemple ĉiam estis mortigitaj en Brazilo, kaj la situacio pligraviĝos. Tio ne estas tolerebla».

Ĉiutagaj agresoj kontraŭ virinoj, Nigruloj kaj gejoj prenas sur sin subtenantoj de Jair Bolsonaro en tiu interbalota periodo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }