Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 octobre 2018 6 27 /10 /octobre /2018 16:45

27/10/2018

Jair Bolsonaro estas la granda favorato de la brazila prezidenta baloto dimanĉon 28an de oktobro. Sed liaj viglegaj diskursoj kontraŭ la malplimultoj maltrankviligas, dum rasismaj kaj homofobiaj agresoj multobliĝas inter ambaŭ balotoj. 

La brazilaj voĉdonantoj devas elekti dimanĉon sian novan prezidenton. Jair Bolsonaro, la ekstremdekstra kandidato, venkinto de la unua baloto, ŝajne estos la nova prezidento, laŭ prognozoj. Dum la tuta kampanjo, li multobligis polemikajn deklaraciojn, rasismajn, kontraŭ-virinajn kaj homofobiajn. En San-Paŭlo, kelkaj ne kaŝas sian timon.

Larissa estas 22-jara kaj tiu juna lesbanino konfesas, ke ŝi pli kaj pli timas eliri en la straton. «Pro Bolsonaro, la homoj pli kaj pli estas agresemaj, ŝi substrekas. Antaŭnelonge, mi staris ĉe bushaltejo kun mia amikino, kaj defendantoj de Bolsonaro, kiuj preterpasis aldiris nin, ke ili baldaŭ malembarasiĝos je ni».

La junulino parolas pri la «necesa» rezistado. «Ĉiuj rajtoj, por kiuj ni luktis, estas kontestataj, eksplikas Larissa. La homoj ne plu hezitas deklari, ke ili estas homofobiaj».

Laŭ Raphaël, studento pri medicino: «Kiam ni ne havas la taŭgan profilon l la elektantoj de Bolsonaro, ni fariĝas celoj».

Kelkajn stratojn pli malproksime, studentoj pri medicino trinkas post la kursoj. «Dimanĉon, ni hejmeniros pli frue, okaze se Bolsonaro gajnas, certigas Lucas. Estas malĝoje diri tion, sed mi devos redukti mian liberecon por protekti mian vivon». Raphaël asertas, ke la agresoj oftas. Eĉ pli nun, li aldonas. Mi estas nigrulo kaj samseksemulo».

Unu el liaj amikoj, Vincente, konvinkiĝis: «Tiuj balotoj malkovras perforton, kiu ekzistas de ĉiam en Brazilo».

Pridemandita pri tiuj agresoj, Jair Bolsonaro demandis: «Kion mi povas fari pri tio?». Li poste akuzis la Partion de la Laboristoj, ke ĝi organizas tiujn atakojn por kompromiti lin.  

Video:

La Brazilanoj voĉdonas ĉi-dimanĉon por la prezidenta baloto, post streĉiteca kampanjo. Ĉiuj opinisondoj prognozas venkon de Jair Bolsonaro, kandidato de ekstremdekstro, nostalgia pri la diktaturo kaj ties torturistoj.

Senkaŝe rasisma, mizogina kaj homofobia, li ankaŭ promesis liberigon de armiloj, kaj pli da potencoj al la polico por pafmortigi la krimulojn. Li ankaŭ aperas kiel simptomo de la incitiĝo de Brazilanoj fronte al la koruptado de tiuj lastaj jaroj, interalie sub la prezidenteco de Lula.

«La movado, kiu apogas Bolsonaro-n estas sufiĉe simila al tiu, kiu apogis Donald Trump ĝis la Blanka Domo, analizas Richard Lapper, specialisto pri LatinAmeriko. Mi opinias, ke Bolsonaro provos amikiĝi kun Usono. Sed la problemo estas, ke Brazilo estas ekstreme dependanta de siaj ekonomiaj rilatoj kun Ĉinio». 

La kontraŭulo de Jair Bolsonaro estas Fernando Haddad, de la Partio de la  Laboristoj. Kiel eks-urbestro de San-Paŭlo, li ne sukcesis estis denove elektita al tiu posteno en 2016. Signo de inspiro-manko de la Partio de la Laboristoj, ĝia slogano estas: «Fari el Brazilo feliĉan landon denove». Precize la sama ol tiu de Lula, dum la jaroj de forta ekonomia kreskado.

21/10/2018

Brazilo: miloj da manifestaciantoj kontraŭ Bolsonaro en pluraj urboj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/10/brazilo-miloj-da-manifestaciantoj-kontrau-bolsonaro-en-pluraj-urboj.html

23/10/2018

Brazilo: alvoko de Neregistaraj Organizaĵoj kontraŭ la kriminaligo de la sociaj movadoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/10/brazilo-alvoko-de-neregistaraj-organizajoj-kontrau-la-kriminaligo-de-la-sociaj-movadoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }