
23/10/2018
En Brazilo, organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj lanĉis fronton de defendo de la demokratio kontraŭ la kriminaligo de la sociaj movadoj – movadoj ofte atakitaj de Jair Bolsonaro, la kandidato de ekstremdekstro, granda favorato en la prezidenta baloto – li alfrontos ĉi-dimanĉon la maldekstran kandidaton Fernando Haddad en la dua baloto.
Jair Bolsonaro jam faris apologion de torturo. Dum la balotkampanjo, li ne domaĝis siajn kritikojn kontraŭ la aktivuloj pri homaj rajtoj. Li promesis ĉesigi tion, kion li kvalifas «aktivismon».
Dimanĉon, marĝene al ekstremdekstraj manifestacioj, li denove kritikis la NROjn kaj promesis, ke li «solvos la problemojn, kiel neniam en Brazilo».
Tiuj paroladoj maltrankviligas la asociojn pri defendo de la homaj rajtoj.
«La deklaroj de la potenciala estonta prezidento de la Respubliko estas pli ekstremaj, ol dum la diktatura epoko. La diktatoroj ne havis tian diskurson», asertas Antonio Funari, prezidanto de la komisiono Justico kaj paco.
La politikaj perfortoj jam okazigis tri mortintojn, kaj pluraj dekoj da agresoj estis plenumitaj inter ambaŭ balotoj. Svastikoj estis pentritaj sur la muroj de kelkaj universitataj restadejoj. Peza etoso regas proksime de la dua baloto, kiu okazos dimanĉon.

Manifesto de Brazilaj Esperantistoj kontraŭ Tiraneco kaj ĉiuj formoj de Faŝismo
Subskribu la Manifeston ĉi-sube:
