Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 septembre 2018 6 22 /09 /septembre /2018 17:37

22/09/2018

Venezuelo uzadas forton cele al mortigo de la plej vundeblaj kaj plej socie izolitaj personoj. 

La registaro de la prezidento Nicolas Maduro ne garantias la rajton al vivo, ĝi tute male mortigas junajn venezuelanojn. La armeo kaj la polico konsideras ilin kiel malaperigindajn malamikojn. 

 

SOLVI MALSEKURECON PER REPRESIO 

La nova enketo de Internacia Amnestio emfazas la kulpon de la Venezuela Ŝtato koncerne malobservadon de la rajtoj al vivo, kaj fizikan integriĝon de miloj da personoj. La Ŝtato ne garantias la vivon kaj la sekurecon de la loĝantaro, dum malsekureco atingis nivelon tre maltrankviligan. 

Krome, ĝi aplikas represiajn aranĝojn, uzante militajn metodojn, supozitajn lukti kontraŭ krimeco. Rezulto de tio, pli ol 8 200 eksterjuĝaj ekzekutoj estis censitaj inter 2015 kaj junio 2017.

Malgraŭ efektivigo de almenaŭ 17 planoj pri sekureco dum tiuj 17 lastaj jaroj, la Ŝtato ne respektis siajn devigojn koncerne preventon de la perforto kaj ties konsekvencoj.

Plie, la Ŝtato ne respektis sian devigon enketi pri la malobservadoj de homaj rajtoj, puni la kulpintojn kaj provizi kompenson al la viktimoj.

Tute male, la aŭtoritatoj publike deklaris, ke mortigi personojn kadre de operacoj pri sekureco estas efika praktiko, dum tio konsistigas evidentan regreson kompare kun la garantioj provizitaj de la homaj rajtoj, kaj estas kontraŭa al la normoj de uzado de la polica perforto.

 

TRE MALTRANKVILIGAJ NOMBROJ      

Pasintjare, almenaŭ 95% el la viktimoj de hommortigoj – hommortigoj plenumitaj fare de krimuloj kaj de la sekurecaj fortoj – estis junuloj aĝaj de 12 ĝis 44 jaroj, kiuj vivis en la plej malriĉaj regionoj de la lando.

Preskaŭ 90% el la censitaj hommortigoj estis plenumitaj per armilo en la urbaj kaj kamparaj areoj, kiuj prezentas altan nivelon de kontraŭleĝaj aktivecoj, ekzemple minaj.        

En 2016, Venezuelo spertis la plej altan hommortigan procenton el sia historio, pli ol 21 700 personoj mortis pro la malsekureco, kiu regas en la lando. Estas taksite, ke inter 65 000 kaj 87 000 personoj estis viktimoj de perfortoj dum tiu jaro.

Neoficialaj nombroj indikas, ke en 2017 Venezuelo situiĝas internaciskale je la kvara rango de la plej perfortaj landoj.    

 

KRIZO DE LA HOMAJ RAJTOJ 

Venezuelo travivas de pluraj jaroj gravan krizon de la homaj rajtoj. Internacia Amnestio ofte atentigis pri gravaj malobservadoj de la rajtoj al sano kaj nutrado, persista praktiko de torturo, arestadoj motivigitaj de politikaj kialoj, kaj uzado de militaj tribunaloj por juĝi civilulojn, inter aliaj malobservadoj de la civitaj kaj politikaj rajtoj. La konsiderinda kreskado de la nombro da personoj, kiuj fuĝas al aliaj landoj, ĉefe landoj de la amerika kontinento, reprezentas unu el la plej videblaj efikoj de tiuj amasaj malobservadoj de homaj rajtoj, kaj foresto de publika sekureco.   

30/11/2017

Venezuelo: Human Rights Watch denuncas «ĝeneraligitajn perfortojn» kontraŭ la opozicio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/11/venezuelo-human-rights-watch-denuncas-generaligitajn-perfortojn-kontrau-la-opozicio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }