Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 septembre 2018 1 24 /09 /septembre /2018 15:34

24/09/2018

Bildo: aktivuloj manifestacias en El Paso kontraŭ la konstruado de la muro ĉe la landlimo kun Meksiko. REUTERS/Jose Luis Gonzalez 

Ĉi-sabaton 22an de septembro, la usonaj aŭtoritatoj anoncis komencon de la konstruado de muro laŭ la meksika landlimo. Sed tiu muro estos konstruata nur laŭ parto de 6 kilometroj laŭlonge de la landlimo, kiu apartigas El Paso, Teksaso, de Ciudad Juarez, Meksiko.

Tio ne koincidas kun la ĉefa promeso de la balotkampanjo de Donald Trump en 2016. El la 3 200 kilometroj da landlimo kun Meksiko, la muro, kies konstruado komenciĝis ĉi-sabaton en El Paso kovros nur malgrandan parton je 6 kilometroj antaŭ la fino de 2019.

La konstruaĵo, 5 metrojn alta, kaj juĝata de la usonaj doganoj «pli efika» ol la nuna barilo por malinstigi la kaŝmigrantojn trapasi, kostos tamen 22 milionojn da dolaroj. Preskaŭ bagatelo kompare kun la 22 ĝis 25 miliardoj da dolaroj, kiujn Trump plu serĉas por financi la tutecon de sia fama kontraŭ-migrada muro. 

 

Sensolva afero

Leĝe, la projekto stagnas. Post forlaso de la origina ideo financigi la muron fare de Meksiko, la usona prezidento ankaŭ ne sukcesis konvinki la elektitojn de la Kongreso, disponigi la necesajn kreditojn.

La usona Kongreso plu blokas la financadon, kaj eĉ estigis en januaro «shutdown» (haltigo de la registaraj aktivecoj), t.e nekapablo voĉdoni Ŝtatan jarbuĝeton, antaŭ ol trovi finfine provizan kompromison.

     

Andrés Manuel Lopez Obrador deziras dialogon 

Flanke de Meksiko, la elektita prezidento Andrés Manuel Lopez Obrador jam avertis, ke li ne volas pridiskuti tiun temon kun la prezidento Trump, cele al evitado de ĉia konfrontado. «AMLO» prioritate volas akiri akordon pri la migrada demando.

Dialogo prefere al alfrontiĝo kaj batalo: tian strategion volas uzadi Andrés Manuel Lopez Obrador por konvinki Donald Trump pri la migrada demando. Li tiel esperas komprenigi al la usona prezidento, ke konstrui murojn aŭ uzadi forton ne ebligas solvi la migradan problemon.

   

Senrevena faritaĵo 

Lopez Obrador tamen memorigis, ke nur venontan decembron, li decidos pri la momento, kiam li oficiale okupiĝos pri la demando de la muro. Fakte, la prezidento ne povos eskapi tre longe la temon, ĉar li jam estas antaŭ senrevena faritaĵo post la anonco de la usonaj aŭtoritatoj, pri komenco de la konstruado en El Paso.

Sed dum Lopez Obrador volas eviti ĉian konfrontadon kun Donald Trump, ja la usona prezidento riskas koleriĝi la unua, ĉar li ĉiapreze volas pagigi la muron al la Meksikanoj. Migrado estas tikla problemo inter ambaŭ landoj, kaj tiu temo ja povus ĉesigi la bonan interakordon, kiun ili afiŝis ĝis nun.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }