Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 septembre 2018 2 18 /09 /septembre /2018 14:00

18/09/2018

Bildo: dekoj da manifestaciantoj estis arestitaj sabaton 15an de septembro en Istanbulo, dum ili esprimis sian subtenon al la laboristoj de la nova flughaveno de Istanbulo. BULENT KILIC / AFP     

En Turkio, la konstruado de la tria flughaveno de Istanbulo – la plej granda en la mondo – kies malfermado okazos baldaŭ, necesigis la dungadon de dekoj da miloj da laboristoj, kiuj laboras en kondiĉoj juĝataj netolereblaj de la sindikatoj. 

Tiu kolosa konstruado, la tria flughaveno de Istanbulo, dezirata de la prezidento Recep Tayyip Erdoğan, malfermos post iom pli ol monato. Ĝi estis konstruita en daŭro de apenaŭ pli ol tri jaroj je totala sumo de 7 miliardoj da dolaroj.

Por konstrui tiujn grandegajn infrastrukturojn en tiel malmulte da tempo, preskaŭ 40 000 laboristoj estis dungitaj. Ili laboras tie tagon kaj nokton. Laŭ la sindikatoj, tiu infera ritmo kaŭzas problemojn de sekureco en la laboro, kaj higieno en la portempaj loĝejoj de la laboristoj.

 

La sindikataj organizaĵoj elvokas dekojn da mortintoj sur la konstruejoj.

Kolektiĝo estis organizita vendredon 14an de septembro por denunci tiujn laborkondiĉojn. Sed la manifestaciantoj estis rapide disigitaj de la policistoj, kaj pli ol 500 laboristoj estis arestitaj. De post tiu sabato, policistoj kaj malgrandaj urbaj blenditaj armveturiloj ĉeestas je la eniro de la konstruaĵo. Ĉar laŭ Ankaro, nenio devas malhelpi la malfermadon de la granda projekto de la prezidento Erdoğan. La malfermado de la flughaveno estas planita je la 29a de oktobro, Tago de la Respubliko en Turkio.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }