Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 septembre 2018 1 17 /09 /septembre /2018 08:08

17/09/2018

Sesdeko da organizaĵoj kaj kontraŭ-rasismaj movadoj alvokis al kolektiĝoj en la portugalaj urboj Lisbono, Porto kaj Braga por protesti kontraŭ la policaj perfortoj suferitaj de Portugal-Afrikanoj kaj Ciganoj.

En la portugala ĉefurbo, la manifestaciantoj estis escepte multnombraj ĉi-15an de septembro por tiu paca kaj plurkolora manifestacio je sono de afrikaj kaj brazilaj muzikoj. Ĉiuj venis por postuli justecon, dum okazas senprecedenca proceso kontraŭ 17 policistoj akuzataj pri torturado de junaj Nigruloj en la ĉirkaŭurbo de Lisbono.    

«En tiu proceso, ni sukcesis por la unua fojo en la historio de Portugalio konduki ĝisfine denuncon de la rasisma sinteno de la polico, eksplikas  Anabela, unu el la porparolantoj de la kolektiĝo. La manifestacio ankaŭ intencas memorigi al la homoj, ke rasismo ekzistas en Portugalio». 

Pluraj komunumoj estas tre mobilizitaj, dum unua juĝo estas atendita la 21an de septembro. «Ni ne plu toleras tiujn policajn perfortojn kaj la rasismon ĝenerale, deklaras Piménio, porparolanto de la cigana komunumo. Ni estas ĉi tie por diri, ke ni ekzistas, ke ni estas viktimoj. Portugalio ignoras nin. Sed ni ne plu povas silenti. Kaj se neniu volas aŭskulti nin, ni krios eĉ pli laŭte».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }