03/09/2018
Bildo: Azilpetantoj protestas kontraŭ sia detenado sur la insulo Nauro ©ABC Aŭstralia.
La Pacifikinsula Forumo (Pacific Islands Forum en la angla), komenciĝis ĉi-dimanĉon en Oceanio. Tio iom similas al Eŭropa Unio aŭ Afrika Unio. Ĉi-jare, la diskutoj okazas sur la insulo Nauro, kie miloj da azilpetantoj elpelitaj de Aŭstralio estas grupitaj en detenkampoj. La organizaĵoj pri Homaj rajtoj volas fari de la Forumo simbolon, kaj postulas firman kondamnon de la aŭstralia politiko pri migrado.
Tiu detenkampo estas kelkafoje nomita aŭstralia Guantanamo. Agresoj, seksatencoj, moralaj suferoj… la atestantoj, kiuj frekventis la kampon de Nauro parolas pri subĉiela malliberejo. Kiel tio okazis? Pro la «Pacifika solvo». En la 2000aj jaroj, Aŭstralio decidis, ke ĝi ne plu akceptos rifuĝinton, kaj elektis pagi la registaron de Nauro, por ke ĝi traktu mem la aferon.
Hodiaŭ, Roŝika Deo, de Internacia Amnestio, parolas pri humanitara kaj sanitara krizo.
«La infanoj en Nauro estas traŭmatizitaj, ŝi diras. Kelkaj ne plu manĝas, ne plu trinkas, ne plu kapablas paroli aŭ interagi kun sia medio, aliaj kripligas sin aŭ provas sinmortigi. Ili fakte iom post iom mortiĝas. Tiu politiko pri migrado estas tute ekscesa, kaj devas ĉesi».
Ĉu la Pacifikaj landoj povos efektivigi premon sur Aŭstralio? Estas malfacile kredi tion, post la alveno ĉe la potenco de Scott Morrison en Kambero. La nova aŭstralia Ĉefministro estas ultra-konservatismulo kaj defendas drastan sintenon, koncerne migradon.