Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 septembre 2018 3 26 /09 /septembre /2018 19:30

26/09/2018

Liberaluloj kontraŭ popolistoj, trompa kontraŭeco - Serge HALIMI , Pierre RIMBERT

La respondoj al la krizo de 2008 malstabiligis la politikan kaj geopolitikan ordon. Dum longa tempo perceptata kiel plej alta formo de regado, la liberalaj demokratioj troviĝas en defenda pozicio. Fronte al la urbaj “elitoj” la naciistaj dekstruloj faras kontraŭrevolucion sur la kampo de enmigrado kaj de tradiciaj valoroj. Sed ili sekvas la saman ekonomian projekton kiel iliaj rivaloj. La ekscesa elmontrado de tiu kontraŭeco, fare de la komunikiloj, celas devigi la loĝantojn elekti unu el tiuj (...)

https://eo.mondediplo.com/article2649.html

 

Protestoj kontraŭ amasa turismo en Kroatio - Jean Arnault DERENS , Laurent GESLIN

Kroatio havas preskaŭ sep cent insulojn, el kiuj kvindeko estas loĝataj. Tiuj trezoroj de Adriatiko ĉiam pli allogas somerajn vizitantojn, sed perdas siajn konstantajn loĝantojn. Ĉi lastaj, kolerigitaj de iuj grandaj projektoj, ekkontestas tiun turisman unuindustrion, kiu anstataŭas publikan politikon por disvolvado. "Ĉu eblas eliri el amasa turismo ?" Tiun vesperon de la fino de junio, dudeko da loĝantoj de Bol kunvenis por studi la temon. Tiu municipo en la insulo Brač (suda Dalmatio) najbara de (...)

https://eo.mondediplo.com/article2648.html

 

Israela premgrupo, la malpermesata dokumentfilmo - Alain GRESH

Enketo farita de la katara televido Al-Ĵazira senvualigas la metodojn de la usonaj premgrupoj favoraj al Israelo. Sed, en zorgo por ne ĉagreni tiujn organizaĵojn en sia disputo kun Saud-Arabujo, Kataro blokis la dissendon de la raportaĵo. SUR LA ekrano li havas ĉion de perfekta ĝentlemano. Malgraŭ sia studenta konduto James Anthony Kleinfeld, juna brita judo, ĉiurilate bona, diplomita de la prestiĝa oksforda universitato, parolante ses lingvojn, inter ili la nederlandan kaj la jidan, senprobleme (...)

https://eo.mondediplo.com/article2652.html

 

Kion celas la mito de transhumanismo ? - Charles PERRAGIN kaj Guillaume RENOUARD

De la jaro 1000 ĝis la atombombo, la historion de la homaro karakterizas la timo pri la fino de la mondo. Ekde la komenco de la 21a jarcento, la minaco de neregebla teknikaro, kiu superos kaj poste renversos nian specion, hantas komentistojn. Per artefarita inteligenteco kaj ciferecaj protezoj, Homo sapiens eble estos submetita al la sorto de Frankenŝtejno. Sed kiu diskonigas ĉi tiun grandan rakonton, kaj kiu profitas de ĝi ? "Mi kredas ke la disvolviĝo de plena artefarita inteligenteco povus (...)

https://eo.mondediplo.com/article2650.html

 

Kataro serĉanta amikojn - Alain GRESH

LA 10-AN de Aprilo 2018 la retejo de la Usona Cionista Organizaĵo (ZOA laŭ la angla) publikigis komunikaĵon, kiu anoncis, ke ĝi kaj ĝia prezidanto Morton Klein estas “fieraj kaj feliĉaj anonci ke, danke al siaj klopodoj, inkluzive de longaj, multnombraj kunvenoj profundigataj de s-ro Klein en Doho, en Kataro, kun la emiro kaj ceteraj altaj kataraj respondeculoj, (…) Kataro akceptis ne dissendi la malice kontraŭjudan dokumentfilmon de Al-Ĵazira faritan de enŝovito en la tiel nomatan « usonan judan (...)

https://eo.mondediplo.com/article2651.html

 

https://eo.mondediplo.com/ 

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }