Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 septembre 2018 2 25 /09 /septembre /2018 14:35
JORGE CABRERA / REUTERS

25/09/2018 

Li nomiĝas Max Andrés Romero. Li studis en Managvo, Nikaragva ĉefurbo, kie li estis mortpafita dum manifestacio de la opozicio. La manifestaciantoj postulas liberigon de la politikaj malliberuloj, kies nombro atingas almenaŭ 500. La 16-jara adoleskanto, fariĝis martiro de la lukto kontraŭ la prezidento Daniel Ortega.

La aŭtoritatoj asertas, ke li estis viktimo de interpafadoj, dum li protestis en la sud-orientaj kvartaloj de Managvo. Tio kolerigas la familion de la junulo kaj ties amikojn. Atestantoj, kiuj troviĝis ne malproksime de Max Romero rakontis, ke la manifestacio de la opoziciantoj, kiu defiladis en la areo de Las Americas, estis rapide sekvata de nigraj kamionetoj, de kiuj venis la pafoj. «Ili celpafis, ili estas paramilitistoj. Ili vundis min ĉe la kolo, apud la ŝultro», atestis Bryan García, alia adoleskanto 15-jara.

        

Dialogo de surduloj inter Ortega kaj la opozicio 

De post la komenco de la kontestado, pasintan aprilon, la nikaragva registaro estas akuzata pri dungado de paramilitistoj por helpi la kontraŭ-ribelajn policistojn. Sume, la opozicio nombris almenaŭ kvin vundintojn ĉi-dimanĉon, inter kiuj virinon grave tuŝitan ĉe la brusto, kaj ĵurnaliston de privata televidkanalo, vunditan ĉe la brako.

 

Tiuj perfortoj okazigis pli ol 320 mortinojn en Nikaragvo.  

Denove ĉi-semajnfine, la ŝtatestro, Daniel Ortega, tute forpuŝis rekomencon de dialogo kun la opozicio sub egido de la katolika Eklezio. Kaj li plu rifuzas organizon de anticipaj balotoj en 2019, anstataŭ 2021.  

19/07/2018

Nikaragvo: dum «la Ŝtato militas kontraŭ sia propra popolo», la sandinistoj memorfestas la revolucion

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/07/nikaragvo-dum-la-stato-militas-kontrau-sia-propra-popolo-la-sandinistoj-memorfestas-la-revolucion.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }