Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 septembre 2018 6 01 /09 /septembre /2018 19:25

01/09/2018

Bildo: Esther Utjiua Muinjangue, prezidentino de la "Fondaĵo pri genocido de la Hereroj en Namibio", kaj la membroj de la namibia delegacio, la 27an de aŭgusto 2018.   

Germanio ne ankoraŭ petis oficialan pardonon pri tio, kio estas konsiderata kiel la unua genocido de la 20a jarcento, pri kiu ĝi kulpis en sia eks-kolonio, Namibio, inter 1904 kaj 1908. Jen kial la posteuloj de la viktimoj, kiuj apartenas al ambaŭ triboj, la Hereroj kaj la Namoj, ne tute kontentiĝas pri la ceremonio, kiu okazis pasintan merkredon en Berlino. Ostoj, inter kiuj dudeko da kranioj, estis transmetitaj al namibia delegacio, kondukita de la ministrino pri Kulturo de tiu sud-okcidenta lando de Afriko, Katrina Hanse-Himarwa.

 

70 000 membroj de la etnoj Hereroj kaj Namoj ekstermitaj  

Laŭ la fondaĵo "Ova Herero Genocide" ekzemple, la ceremonio estus taŭga momento por la germanaj aŭtoritatoj, ke ĝi pardonpetu por «sanigi la emociajn vundojn». Germanio, kies Namibio estis kolonio de 1884 ĝis 1915, agnoskis sian kulpon en la ekstermo de almenaŭ 60 000 Hereroj kaj 10 000 Namoj. En 2016, intertraktadoj komenciĝis inter ambaŭ landoj, por prilabori komunan deklaracion pri la genocido, sed la oficialaj ekskuzoj plu estas atendataj.  

La germana registaro tute ne konsentas pri monkompensoj. Ĝi emfazas la grandajn monkompensojn distribuitajn dum preskaŭ tridek jaroj al la Namibianoj pere de helpo al disvolviĝo. La loĝantaro ĝenerale ja profitis pri tio, tamen ne rekte la masakritaj triboj: hodiaŭ, la Hereroj reprezentas nur 7% el la tuta loĝantaro, kontraŭ 40% en 1900 ; La Namoj estas eĉ malpli multnombraj.

 

Lothar von Trotha, genocida generalo 

Post sukcesaj ribeloj de ambaŭ triboj, en 1904 kaj poste en 1905, kontraŭ la kolonia potenco, kiu akaparis iliajn terojn, la germana generalo Lothar von Trotha senhezite ordonis eliminadon de ĉiuj membroj de ambaŭ triboj senescepte: senkompataj amasmurdoj, viroj, virinoj, infanoj,... La postvivantoj estis persekutitaj, dekoj da miloj mortis pro soifo en la Kalahara dezerto... kaj por finfari la aferon, koncentrejoj estis instalitaj kiel tiu de Shark Island.

En la koncentrejo de Shark Island estis plenumitaj eksperimentoj laŭdirite sciencaj, kiuj inspiros poste la naziajn buĉistojn. Temis provi la «superecon» de la Blankuloj kompare kun la Nigruloj. Centoj da kranioj de torturitaj malliberuloj estis senditaj al Germanio por esplorado. Adolf Hitler interalie, legis atente la konkludojn de la torturisto-kuracisto Eugen Fischer.

Ĉar Germanio ne petis pardonon, malespere de la reprezentantoj de la Hereroj kaj Namoj, tiuj ĉi lanĉis plendon ĉe Novjorka tribunalo. Fine de julio, Berlino provis akiri nuligon de tiu jura proceduro. La usonaj juĝistoj ne ankoraŭ decidis.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }