Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 septembre 2018 5 14 /09 /septembre /2018 17:04

14/09/2018

Bildo: Sidmanifestacio organizita de la asocio eTkelmi antaŭ la ministrejo pri Justico, postulante politikajn aranĝojn favore al kriminaligo de la seksperfortoj en Maŭritanio la 18an de februaro 2015 en Nuakŝoto.

La kriminaligo de la eksteredzecaj seksrilatoj en Maŭritanio endanĝerigas la postvivantinojn de seksperfortoj, deklaris Human Rights Watch en raporto publikigita la 5an de septembro 2018.

La 101-paĝa raporto, nomita «Ili postulis de mi, ke mi plu silentu»: obstakloj renkontitaj de la postvivantinoj de seksaj agresoj por akiri justecon kaj kompenson en Maŭritanio konkludas: kiam postvivantoj de seksperfortoj kuraĝas esprimiĝi, la polico kaj la justicaj aŭtoritatoj respektas nek iliajn rajtojn, nek ilian dignecon. 

Human Rights Watch konstatas, ke la enket-proceduroj garantias nek ilian privatan vivon, nek la regulojn pri konfidenco. Ili malofte povas interagi kun virinaj agentoj, kaj tio fakte fariĝas enketo pri la moroj de la viktimo de seksperforto. Multaj postvivantoj havas limigajn aŭ neekzistantajn alireblojn al jura helpo, medicinaj kaj psikologiaj zorgoj, kaj sociala helpo.         

«La maŭritanaj virinoj kaj junulinoj ne devus riski enkarcerigon, aŭ stigmatizadon pro la nura fakto, ke ili denuncas seksajn ekscesojn», deklaris Sarah Leah Whitson, direktorino de la sektoro Mez-Oriento kaj Norda Afriko ĉe Human Rights Watch. «Por lukti kontraŭ la seksaj perfortoj, Maŭritanio devus postuli de la policistoj kaj de la publika sansistemo, ke ili ĉesu trakti ilin kiel suspektatojn, subtenu ilin dum iliaj juraj klopodoj kaj ilia resaniĝo, kaj persekutu la kulpintojn».

Human Rights Watch pridemandis 33 junulinojn, kiuj plendis pri seksperforto, membrojn de NeRegistaraj Organizaĵoj, advokatojn kaj respondeculojn de la registaro. La 12an de julio, Human Rights Watch sendis leteron al pluraj ministrejoj kaj administracioj de la maŭritana registaro. Tiu letero entenis preparajn konkludojn, kaj informpetojn. La Komisaro pri Homaj rajtoj kaj humanitara agado kunordigis komunan kaj detalan respondon de la registaro, ricevitan la 1an de aŭgusto, post finpretigo de la raporto, kaj disponebla en la angla kaj la araba.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }