Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 septembre 2018 3 05 /09 /septembre /2018 13:57

05/09/2018

Akuzitaj pri samseksemaj rilatoj, du virinoj estis vergobatitaj hodiaŭ en Malajzio. Lesbaj seksrilatoj konsistigas malobservadon de la islama leĝo, la ŝario, al kio estas submetataj ĉiuj islamanoj de la lando. Sed por la unua fojo, la sentenco estis decidita kaj aplikita. 

 

«Maltrankviliga sentenco» 

La defendantoj de Homaj rajtoj, kaj aliaj asocioj de defendo de la GLATaj rajtoj estas aparte indignitaj de la sentenco aplikita hodiaŭ ĉe la alta islama kortumo de Terenganuo, tre konservativa provinco nord-oriente de Malajzio.    

Ambaŭ virinoj, 22-jara kaj 32-jara, estis arestitaj pasintan aprilon en veturilo, sur publika loko. La lesbaj rilatoj estas kontraŭleĝaj por la islamaninoj en Malajzio, sed ne por la civitataninoj ĉin- aŭ baratdevenaj. Agnoskante sian kulpecon, ambaŭ arestitoj senapelacie ricevis ses vergobatojn kaj monpunon je 700 eŭroj.      

 

Malnobliga enscenigo 

Kvankam sodomio estas krimo por la tuta loĝantaro, «por la unua fojo, virinoj estas batitaj, ĉar ili havis intiman rilaton. Tio instigis multajn aktivulojn, denunci tiun punon, nehumanan kaj malnobligan».

Ankaŭ la enscenigo estis humiliga: ĉi-matene, preskaŭ 150 personoj kolektiĝis ĉe la alta islama kortumo por spekti la aplikadon de la punoj. La reagoj de ambaŭ virinoj estis detale priskribitaj de observantoj de la islama kortumo. La civila advokataro ankaŭ skribis amplekse en la amasinformiloj por minimumigi la severecon de la batoj.

La asocioj siaflanke, denuncis la foreston de reagoj de la novaj aŭtoritatoj, kiuj regas de pasinta majo, kaj supozataj pli liberalaj ol la antaŭaj,

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }