Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 septembre 2018 5 21 /09 /septembre /2018 16:30
D. R.

21/09/2018

La brita NeRegistara Organizaĵo Save the Children atentigis pri estonta «malsato je senprecedenca amplekso» en Jemeno. En raporto diskonigita hodiaŭ, "Save the Children" avertis, ke plia miliono da infanoj riskas suferi pri malsato, dum la prezoj de la nutraĵoj kaj transportiloj kreskas. Konsekvence, 5,2 milionoj da infanoj estas minacitaj je malsato en tiu malriĉa lando de la araba duoninsulo.

De post lundo, rekomenco de ofensivo de la porregistaraj fortoj kontraŭ la strategia haveno Al-Hudaida, ĉefa enirejo de la importadoj kaj de la internacia helpo, kompromitas la transporton de la nutraĵhelpo, kaj jam havas efikon kontraŭ la civiluloj, mencias la spertuloj. Laŭ la Buroo pri kunordigado de la humanitaraj aferoj de UN (OCHA), la prezoj de la nutraĵoj kreskis je 68% de post 2015, kiam la koalicio kondukita de Sauda Arabio ekmilitis aliance kun la registaro, por batali kontraŭ elementoj de la movado de la Hutioj, kiuj kontrolas vastajn teritoriojn, inter kiuj la ĉefurbo Sanao, kaj la haveno Al-Hudaida.

Laŭ la OCHA, la kosto de la ĉiutagaj bazaj nutraĵoj kreskis je 35%, dum la prezoj de benzino, dizelo kaj bruligaĵoj por kuirado, kreskis je pli ol 25% de post 2017. Ekde oktobro 2017, la Tutmonda nutraĵprogramo (PAM) avertis, ke preter bataloj kaj aeratakoj, la nutraĵo estas nun «militarmilo» en Jemeno.

La interrompo de la nutraĵ-provizado, kiu eniras uzante la havenon de Al-Hudaida, sur la Ruĝa maro, «endanĝerigus tuj centojn da miloj da infanoj, kaj suferigus pri malsato milionojn da aliaj», deklaris "Save the Children".

Mortigaj alfrontiĝoj rekomencis ĉirkaŭ la havenurbo post la malsukceso de la intertraktadoj, komence de la monato en Ĝenevo.  

Unuiĝintaj Nacioj avertis, ke grava batalo en la urbo Al-Hudaida povus haltigi disdonadon de nutraĵoj al milionoj da Jemenanoj, kiuj dependas de ĝi por vivteni sin. El 20 infanoj malpli ol 5-jaraj, almenaŭ unu suferas pri grava misnutrado en Al-Hudaida, laŭ Unicef.     

Laŭ UN, 3 Jemenanoj el 4 bezonas helpon hodiaŭ, interalie nutraĵon, kaj la lando estas minacita de tria epidemio de ĥolero. De marto 2015, ĉirkaŭ 10 000 personoj estis mortigitaj, plimulte civiluloj, kaj pli ol 23 000 vunditaj en la konflikto.

23/03/2016 

Jemeno : Internacia Amnestio postulas ĉesigon de armil-liverado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/03/jemeno-internacia-amnestio-postulas-cesigon-de-armila-liverado.html

20/03/2018

Francio/Jemeno: Ĉu Francio kompromitiĝas en vendado de armiloj?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/francio/jemeno-cu-francio-kompromitigas-en-vendado-de-armiloj.html

09/04/2018

Jemeno: 10 NeRegistaraj Organizaĵoj alparolis la Francan prezidenton Macron pri haltigo de la bombardoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/04/jemeno-10-neregistaraj-organizajoj-alparolis-la-francan-prezidenton-macron-pri-haltigo-de-la-bombardoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }