
18/09/2018
La 18an de septembro 1938, antaŭ precize 80 jaroj, la prezidento de la Itala Konsilio, Benito Mussolini, anoncas la rasajn leĝojn al la homamaso kolektita sur la Piazza Unità d’Italia, en Triesto, nord-oriente de la lando. «Tiu tragika momento ŝanĝis por ĉiam la historion de Triesto kaj de la mondo», komentas la loka ĵurnalo Il Piccolo, kiu dediĉas sian tutan frontpaĝon al tiu memoraĵo, per la titolo: «Ne al rasismo, 80 jarojn poste».
Tiuj leĝoj enkondukis serion da perfortaj diskriminacioj kontraŭ la judaj loĝantoj, kaj aliaj komunumoj - dekreto de 1937 jam malpermesis geedziĝon kaj kunvivadon inter Italoj kaj individuoj de la afrikaj kolonioj.
Ci tiun tagon, mencias la ĵurnalo, Mussolini elvokas «necesajn solvojn» kaj difinas la «tutmondan judismon» kiel «nerepacigeblan malamikon».
La itala popolo malkovras tiam, ke ĝi havas malamikon.