Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 septembre 2018 5 07 /09 /septembre /2018 12:40

07/09/2018

Bildo: aktivuloj de NRO manifestacias en Ateno, postulante liberigon de Sara Mardini, la 1-an de septembro 2018. LOUISA GOULIAMAKI/AFP 

Sara Mardini, siria profesia eks-naĝistino, estas malliberigita de la 30a de aŭgusto fare de la grekaj aŭtoritatoj, kiuj akuzas ŝin pri homŝakrado, spionado kaj aparteno al krima organizaĵo. 

En 2015, Sara Mardini, siria profesia eks-naĝistino, akompanata de sia fratino, savis 18 migrantojn el dronado malproksime de la marbordoj de la insulo Lesbo, en Grekio. Tri jarojn poste, ŝi estas persekutata de la greka justico, kiu suspektas ŝin pri homŝakrado, spionado kaj aparteno al krima organizaĵo.   

La naĝistino 23-jara estas enkarcerigita de antaŭ semajno en la malliberejo je alta sekureco Korydallos, en la ĉirkaŭaĵo de Ateno, raportas The Guardian. La humanitara asocio, al kiu ŝi aliĝis post sia heroa ago en 2015, Emergency Response Centre International (Erci), kiu sukuras migrantojn en la maro, estas celita de la greka justico: «En longa komunikaĵo […] la polico asertas, ke pretekste de senprofitcela organizaĵo, Erci agadas en nura celo akiri profiton, kondukante kontraŭleĝajn personojn en Grekion», detaligas la brita ĵurnalo.  

«Silentigi la civitanan socion nome de sekureco» 

La greka asocio estas ankaŭ akuzita, ke ĝi interkaptis radio-komunikaĵojn de la marborda polico por antaŭscii la pozicion de la ŝipoj de trapasigistoj en Mediteraneo. Arestita kun alia membro de la organizaĵo, Sara Mardini atendas sian juĝon. «Laŭ la greka leĝo, Mardini povus restadi en provizora deteno ĝis dek ok monatoj».  

Peticio postulanta ŝian liberigon estis lanĉita de ŝia advokato: «La akuzoj provas kriminaligi la humanitaran agadon. Sed la akuzoj estas gravaj, eble la plej gravaj, kiuj iam celis humanitaran volontulon», li reagis.     

Laŭ la ĵurnalo, tiu afero intervenas en specifa politika situacio: «La arestadoj enskribiĝas en tutmonda kunteksto de represio kontraŭ la humanitaraj retoj. De Rusio ĝis Hispanio, la eŭropaj humanitaraj laboristoj estas persekutataj de tio, kion kelkaj konsideras kiel la plej alarmaj provoj silentigi la civitan socion nome de sekureco». 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }