Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 septembre 2018 6 15 /09 /septembre /2018 15:59

15/09/2018

La germana polico komencis ĵaŭdon 13an de septembro, evakuadon de ekologiismaj aktivuloj en la praarbaro de Hambach, en Germanio, apud Kerpen, por ebligi plivastigon de lignitmino. Marius Becker/AP/SIPA  

La evakuado de kampo de ekologiismaj aktivuloj en la praarbaro de Hambach estis efektivigita por ebligi la entreprenon pri elektro-energio RWE plivastigi sian subĉielan minon de lignitekstraktado.  

En tiu praarbaro de Hambach, germana versio de Notre-Dame-des-Landes, situanta inter kolonjo kaj Aix-La-Chapelle, alfrontiĝas la entrepreno pri elektro-energio RWE kaj la opoziciantoj al karbo-ekstraktado.     

De ĵaŭdo, pluraj centoj da policistoj estas mobilizitaj fare de la gubernio Nordrejn-Vestfalio por evakui ekologiismajn aktivulojn, instalitajn en sesdeko da kabano ĉe la kulmino de arboj de tiu miljara arbaro. «Lasta bonŝanco de la arbaro» titolis ĵaŭdon la ĵurnalo «Süddeutsche Zeitung».

 

Planita malapero

Post longa jura batalo, la germana justico pravigis la entreprenon pri elektro-energio RWE, kiu volas plivastigi la plej grandan subĉielan minon de Eŭropo pri lignitekstraktado rande de la arbaro. La entrepreno, posedanto de Hambach de antaŭ kvardek jaroj, jam konsumadis de ĝi pli ol 90%. Ĝi certigas, ke ĝi devos dehaki ekde oktobro, 100 pliajn hektarojn el la 200 restantaj, cele al sekurigo de la produktado de elektro por la regiono. Male, «la tuta mino iompostiom senmobiliziĝos dum la du venontaj jaroj», avertis RWE. Lignitekstraktado fare de la grupo en la regiono provizas 15% el la produktado de elektro en Nordrejn-Vestfalio.

 

La konflikto atingas Berlinon

Ĝuste la procenton de tiu energifonto ekstreme poluanta, denuncas la «zadistoj» de Hambach, tute decidemaj restadi en siaj kabanoj. Vendredon, ili akceptis la policistojn fekante super iliaj kapoj. «Atakoj de fekaĵoj kontraŭ la polico» titolis la retpaĝo de la populara ĵurnalo «Bild».

La konflikto turniĝis al politika afero pro la okupacio vendredon de la berlina reprezentejo de la gubernio Nordrejn-Vestfalio (video), organizita de la aktivisma organizaĵo de lukto kontraŭ la karbo-ekspluatado Ende Gelände.      

La okupaciantoj kondiĉis la haltigon de la okupacio al ĉesigo de la operaco de evakuado de la arbaro de Hambach.

 

Nuna intertraktado pri estonteco de la lignito

En la ĵurnaloj, la afero estas subjekto de multaj artikoloj, des pli ke la uzado de lignito estas tre kritikata, kaj ties estonteco nun intertraktata en Berlino. «RWE luktas favore al karbo je la prezo de katastrofa bildo», titolas la ĵurnalo «Handelsblatt».

Ĝi riskas ankaŭ kompliki la taskon de la koncernata komisiono, kiu grupigas dudekon da membroj (komunumoj, ekonomiaj roluloj, sindikatoj kaj NROj) taskita de la kancelierino Angela Merkel precizigi antaŭ la fino de la jaro la kondiĉojn, la financadon kaj la kalendaron pri fino de la karbo-ekspluatado, fare de Germanio.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }