Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 septembre 2018 4 06 /09 /septembre /2018 13:57

06/09/2018

Hamburgo siaflanke estis scenejo de du manifestacioj, kontraŭ ksenofobio  kaj alia kontraŭ la migrado. Tio elmontras la dispartiĝon, kiu ekzistas en la germana socio… hieraŭ, en la centro de la urbo, dekoj da miloj da personoj protestis kontraŭ tio, kion ili konsideras pligraviĝo de ksenofobio kaj de naziismo, post du tagoj da manifestacioj de ekstremdekstro en Chemnitz.

«Faŝismo instaliĝas en tiu lando kaj nun la civitana socio devas agadi por pruvi, ke ni estas forta demokratio». «Estas aparte grave, laŭ mi, surstratiĝi nuntempe kontraŭ faŝismo, ni estas mondcivita socio. Tion simbolas Hamburgo, kaj ni devas engaĝiĝi».     

Scenoj kiel ĉiuj, kiuj okazis hororigis multajn personojn: Membroj de ekstremdekstro multnombre surstratiĝis, persekutis eksterlandanojn, kelkfoje alfrontis la policon post la morto de Germano en kverelo, kiu ŝajne koncernas du migrantojn, siria kaj iraka…

De tiam, la silenta plimulto, «la konveneca voĉo», estis petita esprimiĝi…

Hieraŭ vespere, en Hamburgo, la policistoj do prepariĝis al gravaj eventoj pro la kolektiĝo de por-naciistoj kontraŭ la migrado.

Sed malpli ol 200 personoj finfine montriĝis por aŭskulti sian porparolanton. Tiu nombro estis tre malsupera ol en Chemnitz.         

Inter ili, Christoph Grimm, membro de la ekstemisma partio AfD, Alternative für Deutschland en Meklenburgo-Antaŭpomerio, denove kondamnis la politikon de Angela Merkel pri migrado:

«Tio estas grava eraro de Merkel, kiu devus honti. Niaj landlimoj estas tiel malfermaj ol pordoj de garbejoj. Ni eĉ ne demandas, kiu eniras aŭ de kiu lando ili devenas. Ni eĉ ne demandas pruvon pri ilia identeco».

La germanoj, kiuj partoprenis la perfortaĵojn en tiuj manifestacioj kontraŭ la migrantoj estas nur malplimulto, sed tiun malplimulton, la germana kancelierino ne plu povas ignori, post ŝia denunco de la «entrudiĝo de malamego sur la stratoj». 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }