
23/09/2018
La represio kontraŭ esprimlibereco dum la reĝimo de la prezidento Abdelfattah al Sissi, atingas alarmajn nivelojn en la antaŭnelonga historio de Egiptio. Tiu lando transformiĝas al subĉiela malliberejo.
Estas pli danĝere ol iam en la antaŭnelonga historio de Egiptio, kritiki la registaron. Dum la prezidenteco de Abdelfattah al Sissi, la Egiptanoj estas traktataj kiel krimuloj, nur ĉar ili esprimas sian opinion, kvankam senperforte.
EKSTREMAJ ARANĜOJ
La sekurecaj fortoj turmentas la politikajn, sociajn aŭ kulturajn mediojn, plu sendependajn. Tiuj aranĝoj, pli drastaj ol dum la represia reĝimo de la prezidento Moubarak, kiu daŭris 30 jarojn, transformas Egiption en subĉielan malliberejon por la kontraŭuloj.
De decembro 2017, ni censis almenaŭ 111 kazojn da personoj detenitaj de la Agentejo pri nacia sekureco, ĉar ili kritikis la prezidenton, kaj la situacion de la homaj rajtoj en Egiptio.
Centoj da politikaj aktivuloj, ĵurnalistoj, defendantoj de la homaj rajtoj, kontraŭuloj, artistoj kaj futbalaj fervoruloj estas nun enkarcerigitaj, ĉar ili aŭdacis esprimiĝi.
La kialo de ilia arestado koncernas jen ilian estintan aktivecon, jen ilian agadon en la sociaj retoj. Almenaŭ 35 personoj estas enkarcerigitaj pro partopreno al «malpermesita manifestacio», kaj «aparteno al terorisma organizaĵo», ĉar ili solidarece kolektiĝis dum malgranda manifestacio kontraŭ la prezaltigoj de la metroa bileto. Ankaŭ humoristoj kaj satiristoj estas celataj: almenaŭ du personoj, kiuj publikigis satirajn komentojn en Interreto estis arestitaj de la polico pretekste de «ofendo al publika konveneco» aŭ aliaj deliktoj definitaj per malprecizaj terminoj.
NOVA LEĜARO
La egiptaj aŭtoritatoj antaŭnelonge adoptis novan leĝaron, kiu permesas amasan cenzuron kontraŭ la sendependaj informplatformoj kaj retpaĝaro de organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj.
De post 2017, la sekurecaj servoj blokis sen permeso kaj sen juraj superrigardoj, almenaŭ 50 retpaĝojn. Leĝoj estis adoptitaj de la egipta parlamento sen konsulto, nek de la civila socio, nek de la ĵurnalistoj, pretekste de aranĝoj ĉefe «kontraŭterorismaj».
La registaro de la prezidento Abdelfattah al Sissi punas la pacan opozicion kaj la politikajn aktivulojn, elvokante kontraŭterorismajn leĝojn, falsemajn kaj esprimitajn per malprecizaj terminoj, kiuj difinas disidentecon kiel kriman aktivecon.
La novaj leĝoj, rilate al la amasinformiloj kaj ciberkrimeco atribuas al la Ŝtato kvazaŭ-plenan kontrolon de la informiloj, skribaj, retaj kaj aŭdvidaj.
LA KURAĜO DE LA DEFENDANTOJ DE LA HOMAJ RAJTOJ
La nepravigitaj kaj senkompataj aranĝoj, kiuj celas silentigi la pacajn voĉojn instigas centojn da aktivuloj kaj opoziciuloj forlasi la landon por eviti ĉian arbitran arestadon. Egiptanoj, kiuj laŭte plu denuncas maljustecon manifestas grandan kuraĝon.
Malgraŭ tiuj senprecedencaj atencoj kontraŭ la esprimlibereco, kaj malgraŭ la timo, kiu gangrenas nun ilian ĉiutagan vivon, multaj Egiptanoj plu kontestas pace tiujn striktigojn.
