Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 septembre 2018 3 19 /09 /septembre /2018 14:26
AHMAD GHARABLI/AFP

19/09/2018

La loĝantoj de la vilaĝo Khan al-Ahmar, situanta en okupaciata Cisjordanio, mobiliziĝas por eviti projekton de malkonstruado, deciditan de la israelaj aŭtoritatoj. La internacia komunumo admonis la hebrean Ŝtaton rezigni pri tio.

Dubo regas por la Beduenoj de la vilaĝo Khan al-Ahmar. En iu ajn momento, iliaj improvizitaj loĝejoj, faritaj el ferladoj kaj tolaĵoj, povus suferi pri malkonstruado, pro la israela projekto.

Por esprimi sian opozicion, la palestinaj vilaĝanoj konstruadis kvin novajn kabanojn. La iniciativo, organizita de membroj de pluraj movadoj de defendo pri Homaj rajtoj, kaj la Palestina Aŭtoritato, estis prenita tagon antaŭ la limdato de provizara ordono, kiu prokrastis la malkonstruadon. «Ni nur atendas, ĉu ili venos ĉi-vespere por elpeladi nin kaj detruadi niajn domojn», deklaris Fayçal Abou Dahok, unu el la 180 Beduenoj, kiuj loĝas en tiu vilaĝo. «Ni ne foriros memvole. Se ili elpeladas nin, ni revenos kaj restados tie. Kial ni devus iri aliloken?»    

 

«Niaj ĝojoj, niaj ĉagrenoj kaj niaj vojoj estas la samaj» 

La loĝantoj de Khan al-Ahmar ne estas solaj. Ĉiutage de antaŭ tri monatoj, delegacioj el tuta Cisjordanio atingas la vilaĝon por subteni la Beduenojn minacitajn je elpelado. «Mi venas de la sudo de Nablus. Mi venis ĉi tien solidarece kun miaj palestinaj fratoj. Niaj ĝojoj, niaj ĉagrenoj kaj niaj vojoj estas la samaj», eksplikas Mustafa Barghouti, membro de la centra komitato de OLP al Antoine Mariotti, ĵurnalisto ĉe la televidkanalo France 24.

Necesas precizigi, ke tiu vilaĝo situiĝas en strategia loko. «La Palestinanoj deziregas restadi en tiu vilaĝo Khan al-Ahmar, ĉar ĝi estas la lasta loko, kiu ebligas malhelpi junton inter du israelaj kolonioj, eksplikas Antoine Mariotti. Se tiuj du kolonioj interrilatiĝu, tio malhelpus ĉian ajn aliron al Jerusalemo fare de la Palestinanoj, kaj detruus ilian revon pri Palestina Ŝtato kun Orienta Jerusalemo kiel ĉefurbo».

 

La internacia komunumo maltrankviliĝas 

Laŭ la Palestinanoj, la malkonstruado de tiu vilaĝo sekvas planon pri kreado de duon-cirklo da kolonioj, kiu izolus Orientan Jerusalemon disde Cisjordanio. La israelaj aŭtoritatoj ne ankoraŭ precizigis, ĉu instalaĵo estos konstruita ĉi tie. Ties loĝantoj ŝajne estos reloĝigitaj dek kilometrojn for, en areo proksime de la palestina vilaĝo Abu Dis, kie troviĝas rubejo.

Tiu situacio indignigas la internacian komunumon. Germanio, Francio, Italio, Hispanio kaj Britio, Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj admonis la hebrean Ŝtaton rezigni pri la malkonstruado de Khan al-Ahmar, nome de la paca procezo, sed la israela Ĉefkortumo permesis la operacon pasintsemajne juĝante, same kiel la registaro, ke la vilaĝo estis konstruita sen la necesaj permesiloj. Laŭ la Palestinanoj, estas neeble akiri tiajn dokumentojn.

La Palestina Aŭtoritato siaflanke, plendis ĉe la Internacia Punkortumo «emfazante la militkrimojn, al kiuj estas submetita Khan al-Ahmar, aparte la krimoj de trudaj delokigoj, etna elpurigado kaj detruado de civitaj havaĵoj», deklaris la intertraktanto Saeb Erekat, dum gazetkonferenco.            

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }