Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 septembre 2018 4 13 /09 /septembre /2018 16:30
© WikiMedia (mikepryan)

13/09/2018

La NeRegistara organizaĵo Human Rights Watch publikigis pasintan lundon raporton pri la situacio de la islamaj malplimultoj en la ĉina provinco Ŝjinĝjiango, ĉefe Ujguroj. Bazita sur atestoj de eks-malliberuloj, la NRO akuzas Pekinon, ke preskaŭ miliono da personoj estas detenitaj en kampadejoj, pretekste de lukto kontraŭ terorismo.  

En raporto bazita sur atestoj de eks-malliberuloj, la usona asocio Human Rights Watch (HRW) priskribas la situacion en Ŝjinĝjiango (nord-okcidento).

Tiu ĉina regiono landlima kun Afganio kaj Pakistano frontas fortan malstabilecon. Atencoj imputitaj fare de Ĉinio al islamaj «separatismuloj» okazigis centojn da mortintoj tiujn pasintajn jarojn en la lando. La situacio kondukis la registaron, plifortigi draste la enkadrigon de la religiaj praktikoj kaj la policajn kontrolojn en la regiono.     

Pekino estas ankaŭ akuzita fare de organizaĵoj pri defendo de homaj rajtoj, ke ĝi malfermis «centrojn de reedukado» por la personoj suspektitaj je malamikaj intencoj. Temas precipe pri Ujguroj aŭ Kazaĥoj, ĉefaj islamaj etnoj de  Ŝjinĝjiango.

«Ni kolektis la atestojn de sesdeko da personoj, kiuj restadis en edukkampoj aŭ vivas en la regiono, ankaŭ personoj aliloke, kiuj vivas ekstere de la regiono kaj rakontas, ĝis kia grado estis malfacile al ili vivi en Ŝjinĝjiango pro tiu kampanjo de amasa represio» ekspikas Béatrice Jeannerod, direktorino de Human Rights Watch en Francio.

La raporto detaligas la ĉiutagaĵon de la mallliberuloj: «La personoj estas detenitaj sen proceso nek kondamno, devigataj lerni la mandarenan lingvon, ĉeesti flagleviĝon, promesi submetiĝon al la komunisma Partio kaj al la ĉinaj aŭtoritatoj, lerni la himnojn. Tuta serio da politikaj reedukadoj [...], tiel ke la personoj eliru de tie kiel aŭtentikaj Ĉinoj, kiuj scipovas la mandarenan kaj garantias submetiĝon al la komunisma partio kaj al la ĉinaj aŭtoritatoj».        

 

Striktigoj 

Pekino jam estis akuzita pasintan aŭguston, antaŭ komitato pri homaj rajtoj de UN en Ĝenevo, ke ĝi detenas aŭ detenis milionon da personoj en tiuj centroj. Tion, la ĉinaj aŭtoritatoj dementas.

Krom tiuj raportitaj kazoj de malliberigo, la aŭtoritatoj de Ŝjinĝjiango plivastigis la striktigojn fronte al tio, kion ili kvalifas «religia ekstremismo». De post 2017, ili malpermesas interalie surhavon de la islama vualo, kaj malkuraĝigas observadon de la ramadana dieto fare de la funkciuloj kaj studentoj.           

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }