Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 septembre 2018 2 04 /09 /septembre /2018 12:46

04/09/2018

La organizantoj atendis inter 20 000 kaj 30 000 partoprenantojn, finfine 50 000 personoj kolektiĝis ĉi-lundon vespere en Chemnitz, oriente de Germanio.

La spektantoj de tiu koncerto «kontraŭ la malamo», subtenata de la plej altaj aŭtoritatoj de la Ŝtato, esprimis sian rifuzon de ksenofobio, post la eventoj de tiuj pasintaj tagoj.

La loĝantoj de tiu urbo estis ankaŭ invititaj afiŝi mesaĝojn de tolero ĉe la balkonoj de siaj loĝejoj.

«Estas bone», asertis unu el la partoprenantoj, «montri, ke ni klare kontraŭstaras tion, kio okazis ĉi tie tiujn lastajn tagojn. Ni havas mesaĝon: ni kontraŭstaras tion, kaj ni estas pli multnombraj!»    

«Laŭ mi», nuancas junulo, «pli bone estus, ke la koncerto restu neŭtrala, nur favore al paco, kaj ne kontraŭ ekstremdekstro, ĉar tio estas plia provoko».

Campino, kantisto de la punkgrupo "Die Toten Hosen", intervenis dum la koncerto: «Laŭ mi, estas esence scii, ke temas ne pri lukto inter maldekstro kaj dekstro, sed lukto de ĉiuj, kiuj sendepende de iliaj politikaj opinioj, kontraŭstaras ekstremdekstron, kiu fariĝas pli kaj pli perfortema».

http://de.euronews.com/2018/09/03/-wir-sind-mehr-die-toten-hosen-kraftklub-co-geben-konzert-in-chemnitz

Pasintan sabaton, incidentoj okazis dum nova manifestacio organizita de ekstremdekstro, post la murdo de Germano 35-jara, ponardita sur la strato.

La justico arestis suspektaton – iraka azilpetanto – kaj ties supozatan sirian komplicon.

Marĝene de tiu kolektiĝo, perfortoj okazis, kaj dudeko da personoj estis vundita.

Ekstremdekstro, unua opozicia forto en la Ĉambro de deputitoj, profitis tiun hommortigon por relanĉi siajn kritikojn kontraŭ la politiko de Angela Merkel pri migrado.

La kancelierino estas akuzata, ke ŝi kreskigis malsekurecon en la lando, akceptante pli ol milionon da azilpetantoj en 2015 kaj 2016.

«Tiuj marŝadoj de ekstremdekstruloj kaj novnazioj, pretaj al perforto, tute ne rilatas kun la morto de viro, sed celas lanĉi mesaĝon de malamo», deklaris la porparolanto de la kancelierino, Steffen Seibert.

Video: «GERMANIO NE ESTAS BRUNA»

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }