Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 septembre 2018 7 16 /09 /septembre /2018 16:45
«LA REGISTARO ENFERMAS INFANOJN»

16/09/2018

Pluraj miloj da personoj manifestaciis vendredon 14an de septembro 2018, en Belgio, kontraŭ la politiko de la registaro pri migrado. Ili denuncis la volon de la aŭtoritatoj, devigi la azilpetantojn eniri en «fermitajn centrojn», dum la ekzameno de ilia peto.  

Ankaŭ la plej junaj estas koncernataj de tiu decido. Tamen, raporto publikigita en aŭgusto malkaŝis la psikologiajn riskojn por la infanoj, kiuj vivas en tia kunteksto. Tio estas malmorala, protestis la manifestaciantoj. Kiel tiu virino, kiu «venis por rifuzi la enfermadon de la infanoj, kaj ĝenerale protestas kontraŭ la fermitaj centroj. Enfermi senkulpajn infanojn estas netolereble. Tio devas ĉesi. Belgio estis jam kondamnita de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (EKHR) kaj ĝi rekomencas».

Krom la EKHR, la Alta Komisaro pri Rifuĝintoj de Unuiĝintaj Nacioj, UNICEF kaj la Konsilio de Eŭropo kondamnas tiajn instalaĵojn, kaj aparte enfermadon de infanoj.

«Fronte al homoj, kiuj pli kaj pli travivas en malstabileco, tio estas rimedo por deturni la atenton, ĉifonfiguro por timigi la loĝantojn, kaj malhelpi ilin okupiĝi serioze pri la problemoj, kiujn ni ĉiuj spertas», aldonas aktivulo de la Partio de Laboro de Belgio, Maxime Van Laere.

Belgio disponas pri kvin fermitaj centroj. La aranĝo, kiun la registaro volas efektivigi, postulos duobligon de ilia enhaveco.

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }