Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 septembre 2018 4 27 /09 /septembre /2018 12:44

27/09/2018

Bildo: pesticidoj fabrikataj de Syngenta à Monthey venenas Hindiajn terkutivistojn.  

Averto pri mortigaj insekticidoj. La NeRegistara Organizaĵo Public Eye postulis de la svisaj aŭtoritatoj, ke ĝi malpermesu eksportadojn de potenca pesticido, suspektata esti je la origino de ondo da veneniĝo, okcidente de Barato.

Antaŭ jaro, funkciuloj de la Ŝtato Maharaŝtro (okcidente) indikis, ke 20 agrikulturaj laboristoj mortis, kaj centoj da aliaj estis hospitaligitaj post veneniĝo, kiam ili disŝutis pesticidojn produktitajn de la entrepreno Syngenta.

Purushattam Khadse, terkultivisto, rakontas: «Miaj okuloj komencis brulvundi min, kaj ruĝiĝi. Mi konsultis kuraciston, kaj li diris al mi, ke mi suferas pro la pulvoro, kiun mi disŝutas en la kampojn».

"Public Eye" atentigas, ke la insekticido vendata en Barato, kaj produktata en Svislando estas malpermesita je vendo en Eŭropa Unio pro ties malutilaj efikoj kontraŭ sano kaj medio.

Sed Syngenta defendiĝas: la agrokemia entrepreno (hodiaŭ posedata de ĉina grupo) asertas, ke nenia pruvo ekzistas, ebligante aserti, ke ĝia insekticido kulpas pri la veneniĝoj.

La NRO tamen iris ĉi-somere en la Ŝtato Maharaŝtro, cele al renkontiĝo kun postvivantoj kaj familioj de viktimoj. Laŭ "Public Eye", novaj kazoj de veneniĝo okazis ankaŭ en 2018.

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }