
26/09/2018
Pasintan mardon, Argentino estis paralizita. La ĉefa sindikata centralo de la lando alvokis al ĝenerala striko kontraŭ la rigoreca politiko de la registaro en lando, kiu spertas gravan krizon. La devaluto de la peso kaj impona inflacio ege reduktis la aĉetpovon. La manifestaciantoj celis la prezidenton Mauricio Macri, kiu estas laŭ ili submetita al la Internacia Monunua Fonduso (IMF).
Joaquin Noya, aktivulo de la grupo Movimiento Evita:
«Mauricio Macri ne plu regas Argentinon, certigas Joaquin Noya, aktivulo de la grupo Movimiento Evita. Ĉiufoje, kiam li adoptas aranĝon, li devas konsulti la IMF-on. Ĉiufoje, la ministro pri Ekonomio iras al Novjorko por informiĝi, kion ili povas fari aŭ ne».
Cristina, aktivulino de la grupo Organización Clasista Revolucionaria:
«Ni estas kontraŭ tiu rigoreca registaro, ĉar ĝi agadas favore al la riĉuloj, mortigas la malriĉulojn. Ni havas nek edukadon, nek kuracadon», aldonas Cristina, aktivulino de la grupo Organización Clasista Revolucionaria.
Argentino akiris en junio prunton de 50 miliardoj da dolaroj de la IMF kaj engaĝiĝis atingi buĝetan ekvilibron venontan jaron. Por respekti tiun celon, ĝi interalie devos redukti la personaron en la publika sektoro.


