Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 septembre 2018 6 29 /09 /septembre /2018 19:43

29/09/2018

La NeRegistara Organizaĵo "SOS Mediteraneo" alvokas al civita mobilizado la 6-an de oktobro subtene al la «Aquarius», tiu ŝipo, kiu sukuras migrantojn.

"SOS Mediteraneo" alvokis pasintan vendredon al ampleksa civita mobilizado kaj kolektiĝoj en tuta Eŭropo la 6-an de oktobro, por «savi la Aquarius», ĝian ŝipon, kiu sukuras migrantojn en la maro, kaj kiu estis senigita je sia flago fare de Panamo. La NRO publikigis peticion por «atentigi la Eŭropajn Ŝtatojn, ke ili respondecu pri la situacio en Centra Mediteraneo», adoptante interalie «ĉiajn aranĝojn por ebligi al la Aquarius rekomenci sian mision».

 

Teksto de la peticio (en la kastilia, germana, angla, franca, portugala, greka, araba)

Kiel civitanoj, ni kuniĝas kun la Aquarius, lasta humanitara ŝipo en Mediteraneo, al la alvoko lanĉita al la Eŭropaj Ŝtatoj, ke ili defendu la devigon savi vivojn en maro antaŭ ĉiaj politikaj konsideroj.

Respekte al la internacia juro, ni petas de ĉiuj Eŭropaj Ŝtatoj, ke ili:

  •  Adoptu ĉiujn necesajn aranĝojn ebligante al la ŝipo Aquarius daŭrigi sian mision de savado kiel eble plej frue.
  •  Respektu la devigon savi la homojn en la maro.
  • Frontu siajn respondecojn efektivigi eŭropan savsistemon en Mediteraneo.

 

Kolektiĝoj en tuta Eŭropo

"Kuracistoj sen landlimoj" (MSF), partnero de tiu ŝipo kun oranĝkolora kaj blanka ŝelo, alvokas ankaŭ al kolektiĝoj la 6-an de oktobro en tuta Eŭropo. Ĉi-tage, «oranĝkolora civita ondo, koloro de la savveŝtoj kaj de la Aquarius, estas petata surstratiĝi cele al subteno de la humanitaraj valoroj defendataj de SOS Mediteraneo et MSF»       

«La civitanoj, maristoj, humanitaraj aktivuloj, sukuristoj, artistoj, intelektuloj, asocioj, entreprenoj, religiaj movadoj, sindikatoj kaj publikaj komunumoj estas invitataj kuniĝi kun la pacaj kaj senpolitikaj kolektiĝoj, surhavante oranĝkoloran t-ĉemizon kiel nuran distingigan signon», precizigas la NRO, en Berlino, Palermo, Parizo, Marsejlo kaj Liono interalie.

    

Lasta humanitara ŝipo 

Tiujn pasintajn monatojn, la Aquarius «estis viktimo de politikaj manovroj celantaj kriminaligi siajn skipojn, kaj haltigi sian vivgravan mision de sukurado», bedaŭras SOS Mediteraneo.

Panama anoncis pasintan sabaton, ke ĝi malhavos la flagon de tiu ŝipo, jam senigita je registrado fare de Ĝibraltaro, pro «malrespekto» de la «internaciaj juraj proceduroj» koncerne la sukuradon de la migrantoj en la maro. 

Aquarius troviĝas nun proksime de Malto, kun 58 migrantoj surŝipe, kiuj atendas sian transŝarĝadon sur alian ŝipon en la internaciaj marareoj. Ĝi estas la lasta humanitara ŝipo en Centra Mediteraneo, kiu akceptas migrantojn provantajn trapasadon al Eŭropo.

Kial tio gravas? 

La  Aquarius operacas en Centra Mediteraneo de antaŭ 31 monatoj, kaj sukuris 29 523 personojn dum 230 savoperacoj.

Tiujn lastajn monatojn, la misioj  pri serĉado kaj savado de la Aquarius suferis pri intencaj politikaj manovroj cele al ĉesigo de sia agado. En daŭro de monato, la ŝipo perdis du fojojn sian flagon: unue fare de Gibraltaro, poste de Panamo. Malhelpante la Aquarius operaci, aliaj homoj pereos ĉe pordoj de Eŭropo, homoj pereos silente, ignore de Eŭropo.

Pro tiuj kialoj, ni admonas ĉiujn Eŭropajn Ŝtatojn adopti kiel eble plej rapide la necesajn aranĝojn, atribuante senatende flagon al la ŝipo.

Dum tiuj lastaj monatoj, la maristoj kaj savistoj de la civilaj savŝipoj konstatis en Mediteraneo politikajn disvolviĝojn, neakordigeblajn kun la internacia kaj mara juro. La civilaj savŝipoj estas malhelpataj en sia misio ; la devigo sukuri en maro ne plu estas respektata. Solidareco kaj humaneco estas kriminaligitaj, en maro kaj surtere.             

Pro tiuj kialoj, ni admonas ĉiujn Eŭropajn Ŝtatojn, ke ili respektu la devigon sukuri la pereantajn personojn en maro, kaj denuncu la manovrojn celantajn kriminaligi la savistojn kaj la humanitarajn laboristojn.

Fronte al la mankoj de la Eŭropaj Ŝtatoj respondi al la humanitara tragedio en Mediteraneo, plej danĝera migradvojo en la mondo, la Aquarius plu daŭrigis siajn savoperacojn kune kun aliaj savŝipoj.    

La savrimedoj plu kruele mankas por sukuri tiujn, kiuj riskas sian vivon fuĝante Libion, kie iliaj rajtoj estas sisteme malobservataj. Plie, de junio, la operaca sistemo por elŝipigi la elsaviĝintojn en sekuran havenon ne plu ekzistas.     

Pro tio, ni admonas ĉiujn Eŭropajn Ŝtatojn, ke ili respondecu, starigante eŭropan savmodelon en Mediteraneo, inkluzivante antaŭvideblan kaj daŭran mekanismon de elŝipigo de la elsaviĝintoj en sekuran havenon.

Homoj mortas. La Aquarius, kun subteno de la civila socio, provas savi ilin. Kuniĝu kun ni, subskribante tiun peticion, por helpi nin defendi la valorojn de humaneco kaj solidareco en maro.

 

https://you.wemove.eu/campaigns/save-the-aquarius-and-rescue-at-sea-arabic

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }